Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Islamano en Usono

Pensiga kaj trafa estis la eseo Terorismo kaj identeco de Zlatko Tišljar en la oktobra numero (Monato 2017/10, p. 16). Li bone priskribis la problemojn de identeco en eŭropaj naciŝtatoj. La usona situacio estas signife malsama pro la enmigra historio de la lando. Multaj usonanoj fieras pri neusonaj prapatroj, sed konsideras sin plenrajte usonanoj kaj plej ofte estas tiel konsiderataj. Kompreneble kaj bedaŭrinde ne ĉiam tielas por (ekzemple) indiĝenoj kaj nigruloj, kiuj plurflanke estas duaklasaj, kaj lastatempe politikistaĉoj atakas islamanojn kaj meksikanojn. Sed islamanoj fojfoje diras, ke pli facilas esti islamano en Usono, ol en multaj aliaj landoj, eĉ islamaj, kaj tre maloftaj estas usonaj islamanaj teroristoj.

Bruce Sherwood

Usono