Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Obama (5)

Mi tre dankas sinjoron Praxedes pro lia letero (Monato 2017/11, p. 6) en kiu li laŭdas mian artikolon. Ne estas tamen klare al mi, kial li zorgas pri konflikto inter leĝoj kaj moralo en la kunteksto de tiu ĉi artikolo. Certe, brutalaj diktatoroj kiel Hitler aŭ Stalin (krom regi neleĝe) ankaŭ sukcesis enkonduki leĝojn en kontraŭdiro kun la (jud-kristana) moralo ekzistanta en la respektivaj landoj. Interalie ili ambaŭ penis elimini la jud-kristanan moralon.

En mia artikolo temas pri tre natura konstitucia postulo (certa tipo de civitaneco por prezidantoj de Usono), kaj eĉ pri tiom banalaj aferoj kiel aŭtentaj nefalsitaj kaj neŝtelitaj personaj dokumentoj. Kiamaniere tiaj tre ordinaraj kaj naturaj leĝpostuloj konfliktas kun iu moralo aŭ homaj rajtoj?

Alexander Gofen

Usono