Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Turismo

IRLANDO

Vojaĝi per luksa trajno

Antaŭ iom da tempo ni alvenis trajne en Heuston, la okcidenta ĉefstacidomo de Dublino. Tie ni vidis ĉe apuda kajo splendan novan vagonaron, kiun ni neniam antaŭe rimarkis. La vagonoj estis reĝbluaj, kaj en orkoloraj literoj sur ĉiu vagono estis la nomo de unu el la irlandaj graflandoj kaj en pli grandaj literoj la surskribo Grand Hibernian. Poste ni konstatis, ke tiu luksa trajno estas kunlabora iniciato de la entrepreno Belmond (pli frue nomata Orient-Express Hotels Ltd) kaj la nacia irlanda fervojfirmao Iarnród Éireann. Grand Hibernian mem ne povas porti la nomon “Orienta eksprestrajno”, ĉar, se ĝi veturus orienten de Dublino, kie la veturo komenciĝas, ĝi falus en la Irlandan maron!

Ĝis nun ne ekzistis litvagonoj en irlandaj trajnoj, ĉar la fervojaj distancoj en la verda insulo ne estas sufiĉe longaj. Tamen komfortaj litoj troviĝas en la vagonoj de Grand Hibernian, kiu funkcias kiel veturanta hotelo. La pasaĝeroj povas elekti, inter kiuj regionoj aŭ urboj ili deziras vojaĝi. Kompreneble, la veturprezo dependas de la distanco, kaj vojaĝi per Grand Hibernian ne estas malmultekosta afero. La tuta vojplano kostas plurajn milojn da eŭroj.

Mi demandas min, kia persono povas kaj pretas pagi tiom da mono por rondvojaĝi en malgranda lando, kiu neniam povus pretendi esti ekzota kaj ekscita, kiel la veturo de Parizo al Istanbulo. Tamen la iniciato en Irlando estas interesa. Se inter la legantoj de Monato estus iu miliardulo aŭ araba princo el naftoriĉa lando, eble li mendus vojaĝon per Grand Hibernian. Mi persone ne intencas fari tion.

Garbhan MacAoidh

korespondanto de Monato en Irlando