Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Turismo

KUBO

Daiquirí-konkurso

Lige kun la 200a datreveno de la trinkejo-restoracio Floridita en la plej malnova parto de la kuba ĉefurbo Havano, okazis konkurso “Reĝo de Reĝoj de Daiquirí”. Tiu aranĝo celis determini la plej bonan miksiston de la koktelo Daiquirí [dajkirí], siatempe ŝatata de la usona verkisto Ernest Hemingway kaj la due plej ofte trinkata koktelo tutmonde (post Margarita). La koktelon oni pretigas ĉefe per blanka rumo kaj citrona suko.

En la konkurso partoprenis diversnaciaj koktelmiksistoj, gajnintoj de lastaj eldonoj de la menciita konkurso. Ili devis fari 20 koktelojn Daiquirí de nova tipo en dek minutoj. Fine la ĵurio gustumis kaj taksis ilin.

La konkurson gajnis Adrián Ravelo, kiu laboras en la kvinstela hotelo Habana Libre. Li preparis koktelon Bella Doncella (Bela virgulino).

Laŭ Ariel Blanco Rodrigo, direktoro de la restoracio Floridita, la konkurso “Reĝo de Reĝoj de Daiquirí” estis la kulmino de la festo okaze de la jubileo de Floridita. Ĝi estis fondita la 6an de julio 1817 sub la nomo La Piña de Plata (La arĝenta ananaso). Rodrigo deklaris, ke por Floridita estis plej grave festi la jubileon en bona stato, kiel rezulto de la tradicio transdonita de generacio al generacio de bufedistoj. En Floridita oni tre ŝatas la koktelon Daiquirí, kiu estas la plej malnova en Kubo, kaj prezentas ĝin en 16 specoj.

Ĉiujare la restoracio havas pli ol 250 000 vizitantojn, kiuj venas precipe el Eŭropo kaj Usono. Krom Hemingway ĉi tie estis la brita modelino Naomi Campbell, la usonaj aktoroj Matt Dillon, Danny L. Glover kaj Jack Nicholson, la argentina kantisto Fito Páez kaj la franca aktoro Jean-Paul Belmondo.

Juan Carlos Montero Medina

korespondanto de Monato en Kubo

[FORIGITA!: bildo]

La konkurson “Reĝo de Reĝoj de Daiquirí” gajnis Adrián Ravelo el Kubo. Foto: JUAN CARLOS MONTERO MEDINA