Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Teroristoj kaj frenezuloj havas novan metodon: Ili ŝtelas aŭ luprenas kamionon kaj kiel demonoj veturas tra strato plena de homoj (Monato 2017/01, p. 14). Tian atakon oni timas ankaŭ en Vieno.
Ballhausplatz (“Pilkludeja placo”) estas la centro de la politika kvartalo en la aŭstra ĉefurbo. Apude troviĝas la sidejo de la ĉefministro (Bundeskanzler) kaj la sidejo Hofburg de la ŝtatprezidanto de Aŭstrio kaj lastatempe ankaŭ la provizora aŭstra parlamentejo (Monato 2017/06, p. 11). En la 19a jarcento la urba muro baris la rigardon, sed post ĝia formeto la vienanoj povis senĝene rigardi la parkon kaj la pompajn konstruaĵojn kun historiisma stilo. Estis agrabla la granda, libera areo.
En septembro 2017 konstrufirmao komencis starigi kvar betonajn murojn sur Ballhausplatz, kun longeco de ok metroj, alteco de 80 centimetroj kaj dikeco de unu metro. Inter ili troviĝas tralasejoj kaj 17 bolardoj. Sed estiĝis konfuzo: Kiu mendis tion? Ĉu la afero estis vere pridebatita?
Oni ŝanĝis la planon: Ne muroj, sed 42 bolardoj protektu la ĉeestantojn. Kosto: 488 000 eŭroj. Tiuj fostoj sekurigu ne nur la politikistojn, sed ankaŭ la multajn ĉeestantojn en diversaj konferencoj, ekzemple de Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, en la apudaj Hofburg-salonoj.
Ankaŭ en stratoj kun multaj magazenoj, aŭ ĉirkaŭ adventbazaroj kaj festejoj oni volas per similaj bariloj eviti atakojn. En ĉiu okazo estas dilemo koncerne la decidojn pri novaj bariloj: Ĉu oni havu liberecon aŭ sekurecon? Kiaj kaj kiom da sekurigaj instalaĵoj tolereblas, por ke la promenantoj ne sentu sin malliberaj dum irado tra la urba spaco?
Renate kaj Walter Klag
korespondantoj de Monato en Vieno
[FORIGITA!: bildo]
Bolardoj en la politika kvartalo de Vieno devas protekti kontraŭ teroratakoj. Foto: WALTER KLAG