Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Medio

OPINIO

Ekologio kaj konsumismo

Mi kun granda intereso sekvas la evoluon de la ideoj pri ekologio, recikligo de rubaĵoj kaj terpurigado ĉefe en Rusio, ĉar bedaŭrinde tiu ĉi lando saltis en socion de konsumado ne pripensinte la sekvojn.

Ekonomio de ŝparo

La sovetia ekonomio karakteriziĝis kiel ekonomio de “manko”. En vendejoj, okaze de informpetoj pri iu ajn varo, la respondo estis ĉiam: “Estis, estos sed ĉi-momente ne estas”.

Ĉar multo mankis, la homoj kutimis ŝpari aŭ plurfoje uzi: ekzemple, oni ne forĵetis plastajn sakojn, sed ilin lavis kaj reuzis. Kremon, mielon kaj samtipajn fluaĵojn oni ne aĉetis en tute pretaj pakaĵoj, sed oni portis sian bokalon aŭ poton, plenigis ĝin en la vendejo aŭ bazaro kaj daŭre reuzis la ujon.

Necesis vici plurajn dekojn da minutoj por redoni malplenajn botelojn en precizaj “rikoltejoj” kaj rehavi la koncernan monon. Cetere tio alportis iom da mono al maljunuloj, kiuj senlace iradis tra la parkoj aŭ stratoj “plukante” kaj reportante la botelojn. Tio estis bona metodo de purigado kaj recikligo. Ĉiuj infanoj en sia pionira vivo lernis, ke pura estas ne la loko, kiun oni purigis, sed la loko, kiun oni ne malpurigis.

Konsumismo

La rusoj nun aĉetas internaciajn varojn, do du- eĉ tri-foje pakitajn, kio produktas saman kvanton de rubaĵoj kiel en la “okcidenta” mondo. Ekzemple, ili trinkas bieron kaj (kiel en multaj aliaj landoj) ien ajn forĵetas la malplenan ujon. Ĉe la lago Bajkalo (tiel nomata “natura perlo”) amasiĝis dum kvin jaroj 900 tunoj da rubaĵoj. Sekve, necesas organizi la purigadon de belaj lokoj.

Purigado

Fine de julio pasintjara oni aranĝis volontulan turneon de ŝipoj por preni forĵetaĵojn el la rivero Moskvo. Dum oni regule balaas en la grandaj urboj kaj tenas ilin puraj, povos aliloke aperi multaj sovaĝaj deponejoj de konstrumaterialo, mebloj, fridujoj k.s., ĉar nenio estis antaŭe pripensita. En la ĉefaj urboj, kiel Moskvo, aperis ujegoj plurkoloraj laŭ la elektita rubaĵo, kaj ankoraŭ ne estas klare kiel oni recikligos la tuton. Oni komencas konscii pri la bezono ne forĵeti ien ajn ekzemple pilojn.

Ekologio kun multaj veturiloj

Oni buĝetis 294 miliardojn da rubloj por ekologio en 2017, sed forgesas la poluon de la aero pro la multiĝo de privataj veturiloj, kiam tamen funkcias perfekta reto de publikaj transportiloj, kiel metroo, aŭtobusoj, aŭtobusetoj, tramoj. Estas nun 4,7 milionoj da aŭtoj en Moskvo, kaj oni kalkulas, ke post 2-3 jaroj estos 5,5 milionoj. Kion oni faras en la distrikto Moskvo? Oni konstruas novajn aŭtovojojn, por ke “aŭtoj staru ne-longe okaze de ŝtopiĝoj” kaj tiel ili malpli poluos!

Korupto en nebula aero

La 26an de aprilo 2017 la lernejoj en Voroneĵo estis fermitaj pro la rubaĵobruligado, kiu poluis la aeron. La homoj bedaŭris, ke ili “ne plu scias, kio estas printempo, ĉar konstante nebulaĉas”. En intervjuo kun la gazeto Argumentoj kaj faktoj en julio 2017, la ministro pri naturaj resursoj kaj ekologio kulpigis la lokajn instancojn. Por forigi la problemon, la ideo estas per trajno transporti la rubaĵojn pli malproksimen de la urboj, kaj tie prilabori ilin. En sep regionoj (apud Moskvo kaj en Tatario) estas planataj uzinoj por produktado de elektro el rubaĵoj.

Tiu nova metodo de rubaĵorecikligado estis tuj kaptita de pli-malpli honestaj oligarkoj, kiuj trovis en tiu kampo novan eblon riĉiĝi. Tion jam faris (ekzemple en Marsejlo) kelkaj malhonestuloj, akaparante la komercon, dum la popolo devas pagi la koncernajn impostojn.

Revenas la pasinteco

Kvankam de pluraj jaroj en suda Francio oni daŭre konscias pri la malbono de plastaj sakoj, kiuj forflugas al la maro kaj estas manĝataj de marestaĵoj, nur ekde januaro 2017 oni revenis al la praa metodo de mia avino: porti al la vendejo sian propran sakegon, reuzi paperajn sakojn (iom pli kostajn por la vendisto ol la plastaj), pli ofte uzi vitrajn ujojn (senlime recikligeblajn) anstataŭ plastaj, kaj fari hejme (en la kuirejo aŭ sur balkono) kompoŝton, kiun oni mem uzos aŭ liveros al komunumaj ĝardenoj. Konsciiĝo bezonas longan tempon, ĉar la homoj alkutimiĝis al konsumsocio.

Rubaĵoj kiel arto

Antaŭ kelkaj jaroj, okaze de Ĝenerala Konferenco, Unesko ekspoziciis meblaron (seĝojn kaj tablojn) el kartono kaj el eluzitaj pneŭmatikoj, kaj nun la nova muzeo en Marsejlo MUCEM de marto ĝis aŭgusto 2017 organizis ekspozicion “Vivo de rubaĵoj” ĉirkaŭ Mediteranea Maro. Koncerne klerigadon ĝi konsciigis la homojn pri tio, ke aĉeti varojn ne-pakitajn ŝparigas 26 kg da rubaĵoj en ĉiu jaro; ne forĵeti manĝaĵojn, 20 kg; glui sur la leterkeston “ne al reklamiloj” ŝparigas 35 kg da papero en ĉiu jaro; kompoŝtigi la vegetaĵojn, 40 kg; ripari, revendi aŭ fordoni la ne plu uzotajn meblojn, vestaĵojn k.s., 13 kg.

Junaj gepatroj lernis, ke bebo produktas unu tunon da malpuraj vindaĵoj ĝis ĝi kapablos uzi necesejon ... Tute klare estis, ke en socio de konsumo (kiel Francio) ĉiu loĝanto produktas 590 kg da rubaĵo, kompare kun 208 kg en Maroko.

La ekspozicio montris “skulptaĵon” de lupo faritan el polvobalaaĵoj, kurtenon el malnovaj T-ĉemizoj, sakojn el plektitaj plastaj strioj, sitelojn el marokaj pneŭmatikoj ktp.

Necesas homa agado

Mia revo, ke Rusio transsaltos la fazon de konsumado-poluado, ne realiĝis. Eble ankoraŭ estas ŝanco en progresantaj landoj malgraŭ tio, ke afrikanoj kaj azianoj grandkvante forĵetas plastajn sakojn en la naturon, kaj ke niaj registaroj daŭre serĉas taŭgajn lokojn por forĵeti atomrubaĵojn, kiuj poluos nian mondon dum milionoj da jaroj.

Sed ni ĉiuj, kiel etaj formikoj, povas kontribui al plibonigo de la situacio. Mi tion faras, kaj vi?

Renée Triolle

Francio