Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

INTERRETO

Se ĉino subite malaperas el Fejsbuko ...

Per Facebook, oni povas komunikiĝi kun homoj el la tuta mondo, kio alportas al ni diversajn informojn kaj opiniojn. Tio plibonigas nian spiriton kaj manieron de pensado. Sed en Facebook mankas informoj pri multaj ĉinoj, kiuj konsistigas preskaŭ 20 % de la monda loĝantaro. Kial?

Unue, Ĉinio mem estas granda lando kun multegaj homoj: 1,4 miliardoj da loĝantoj sur la teritorio de 9,6 milionoj da km2; do la areo proksimiĝas al Eŭropo, kaj la loĝantaro superas tiun de Eŭropo. Ene de tiom granda komunumo jam estas tro multaj informoj, kiuj altiras la atenton de ĉinoj.

Due, de la ĉef-tero de Ĉinio, nome Ĉinio sen Tajvano, Honkongo kaj Makao, oni ne povas rekte viziti la retejon de Facebook.

La unua reta letero el Ĉinio

Interreto atingis Ĉinion antaŭ 30 jaroj. La 14an de septembro 1987, ĉina sciencisto emocie sendis la unuan retan mesaĝon al Germanio: Across the Great Wall we can reach every corner in the world (trans la Grandan Muron, ni povas atingi ĉiun angulon en la mondo). Tiu sciencisto certe ne atendis, ke la ĉinoj estos baritaj pere de la nova Granda Muro, kiu estas kvazaŭ Berlina Muro de Interreto.

Obstinaj baroj

Por bari la informojn en Interreto el aliaj ŝtatoj, kiujn la partio opinias malutilaj, la registaro blokas multajn eksterlandajn retejojn. Fakte, Google, Facebook, Twitter, Youtube kaj multaj aliaj famaj retejoj, ne estas viziteblaj el Ĉinio. La antikva Granda Muro estis konstruita por rezisti al la agresado de nomadoj. Nun la muro en Interreto ekzistas por bari informojn el Okcidento.

Artifikoj

Nur spertaj homoj povas viziti tiujn retejojn, ĉar tio postulas komputilajn artifikojn kaj eventuale kroman elspezon. Oni uzas senpagajn programojn aŭ aĉetas servojn, ekzemple, virtualan privatan reton (angle VPN, Virtual Private Network), por rigardi la eksteran mondon. Tion oni nomas “transiri la muron”.

Tamen tiaj komputilaj programoj kaj servoj tre ofte estas blokataj. Tial artifikoj uzitaj dum kelkaj monatoj ĉesas funkcii, kaj la uzantoj devas serĉi novan programon aŭ atendi ĝisdatigon de la ekzistantaj. Se iu ĉino subite malaperas, kaj ne plu respondas al vi, bonvolu ne plendi pri lia foriro sen adiaŭo. La plej ebla kaŭzo estas misfunkciado de la programo, kiun li uzis por havi kontaktojn trans la muron.

Kion eblas fari?

Nun eĉ la servo por transsendi retmesaĝojn pere de Google (gmail) estas neuzebla en Ĉinio, kaj oni ne scias, kiuj aliaj retaj servoj estos malpermesitaj. Do estas plej bone, ke oni konservu ne nur unu retan adreson, por teni la longedaŭran komunikadon kun ĉinoj en la reta epoko.

last

korespondanto de Monato en Ĉinio

[FORIGITA!: bildo]

En 1987 ĉina sciencisto sendis la unuan retan mesaĝon el Ĉinio.

[FORIGITA!: bildo]

La antikva Granda Muro estis konstruita por rezisti al la agreso de nomadoj. Nun estas muro en Interreto por bari informojn el Okcidento.