Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

ORNITOLOGIO

Blua belulo atingis Slovakion

Slovakaj ornitologoj entuziasme ĝojkrias: pasintnovembre ili rimarkis unuafoje en la propra lando novan minacatan birdospecion. Temas pri la bluvostulo (science Tarsiger cyanurus).

Vosto

La bluvostulo apartenas al la familio Muŝkaptuledoj (science Muscicapidae). Tiu palearktisa birdo similas, laŭ grandeco, al fenikuro (konata ankaŭ kiel komuna ruĝvostulo). Ĝi estas alta 13-14 centimetrojn kaj pezas nur 10-18 gramojn. La masklo havas belajn bluajn dorson, ŝultrojn, kokcigon kaj voston. Pro tio ĝi havas la nomon “bluvostulo”, kiu tamen ne precize taŭgas por ĉiuj specioj. Inoj kaj idoj ja estas malpli okulfrape koloraj.

Nestado

La bluvostulo estas migranta birdo, kiu nutras sin per insektoj. Ĝi reproduktiĝas en miksitaj koniferaj arbaroj, kie ĝi nestas ĉegrunde aŭ tuj super la grundo. La ino demetas kaj mem kovas 3-9 ovojn jare. Ĝi loĝas nur en norda Azio, de Uralo ĝis la Oĥotska Maro, kaj travintras en sud-orienta Azio. En Eŭropo ĝi nestas — malofte — nur en Finnlando.

Oni ĝenerale konsideras la ekaperon de bluvostulo en la slovaka teritorio kiel signon de sana vivmedio. Laŭ ornitologoj nuntempe vivas kaj nestas ene de la malgranda lando Slovakio entute 365 birdospecioj.

Julius Hauser

korespondanto de Monato en Slovakio