Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Lingvo

INDONEZIO

Perdiĝas unika diverseco

Indonezio estas la due plej multlingva lando, kun pli ol 700 lingvoj parolataj en ĝi. Tamen dek unu el ili estas jam nun konsiderendaj mortintaj laŭ la Centro pri Lingva Disvolviĝo kaj Trejnado (mallonge: la Lingva Centro). La nomoj de ĉi tiuj lingvoj estas: Kajeli, Piru, Moksela, Palumata, Ternateno, Hukumina, Hoti, Serua, Nila (el la insularo Molukoj), Tandia kaj Mawes [maŭes] (el la insulo Papuo).

Krom ili, la Lingva Centro mencias ankaŭ kvar endanĝerigitajn idiomojn, tio estas Reta el la provinco Orienta Nusa Tenggara, Saponi el Papuo, Ibo kaj Meher ankoraŭfoje el Molukoj. Se oni ne intervenos tiurilate, ili mem riskas baldaŭ la saman finon kiel la supre listigitaj.

(Mal)junularo

Unu el la kialoj, pro kiuj kelkaj minoritataj lingvoj fariĝas endanĝerigitaj kaj foje mortas, estas, ke la junularo ne plu povas (aŭ volas) paroli ilin. Pro la tre forta influo de la indonezia, uzata kiel lingvafrankao tra la tuta lando, multaj junaj homoj ja ne emas esprimi sin per minoritataj lingvoj. Ili kutime kapablas kompreni ilin, tamen ne scipovas aktive utiligi ilin. Alivorte, al demando farita al ili en loka idiomo, ili respondas indonezie.

Kulpas pri la situacio ankaŭ kelkaj gepatroj, kiuj ne plu instruas la lokajn idiomojn al siaj gefiloj. Ili fakte opinias, ke paroli tiujn etajn idiomojn ne estas tre fruktodone, ĉar en la tuta lando oni povas sukcese fari kion ajn pere de la indonezia. Cetere tiu lasta estas ankaŭ la lingvo de edukado kaj de amaskomunikado, do tutcerte regi la indonezian estas ja pli ol sufiĉe. Restas sekve en la lando nur maljunaj parolantoj de tiuj minoritataj idiomoj. Iom post iom ili forpasos, kune kun siaj “trezoroj”.

Geedziĝo

Iuj indoneziaj lingvistoj pensis, ke pro geedziĝo inter du personoj el malsamaj kulturoj ja aŭtomate naskiĝos filo dulingva, reganta la idiomojn de siaj patro kaj patrino. Tamen tiu ĉi hipotezo estis erara. La realo estas, ke en tia okazo la filo plej ofte parolas nur la indonezian, ĉar hejme la gepatroj uzas ĝuste ĉi-lastan. Kial? La patro evitas sian lingvon, ĉar la edzino ne komprenas ĝin, kaj same inverse. Do la gepatroj komunikas indonezie pro praktikaj kialoj, kaj eventuala filo sekvas memkompreneble ilian ekzemplon. Sume kaj rezulte de ĉio ĉi: tute ne ekzistas nova generacio, kiu parolas minoritatajn idiomojn.

Lingvafrankao

Ĝis nun estis opiniate, ke la precipa kaŭzo de la morto de lokaj idiomoj estas la indonezia. Tamen nur parte oni pravas. Indonezio ja estas lando karakterizata de multaj lingvoj. Oni tial vere bezonas lingvafrankaon, por ke oni povu komunikiĝi sen problemoj. Sed la ĉeesto de la indonezia en si mem ne kontraŭas la ekziston de minoritataj lingvoj. La rolo de la indonezia estas simple tiu de lingvafrankao. Ĝia funkcio estas simila al tiu de Esperanto: esti pontolingvo inter homoj, kiuj parolas malsamajn idiomojn.

Cetere, la indonezia ludas rimarkindan rolon ankaŭ kiel lingvo de edukado kaj de amaskomunikado. Oni sendube ne povus uzi ĉiujn idiomojn por tia celo: tro da tradukoj estus bezonataj kaj tio kostus tre multe. Aliflanke pluraj minoritataj idiomoj endanĝerigitaj havas malpli ol 10 parolantojn, kaj certe tradukado en tiujn maloftajn lingvojn estus nek facila nek tre utila afero. Sed fakto estas, ke la indonezia neniam kaj neniom celis endanĝerigi la ceterajn lokajn idiomojn.

Devizo

Indonezio estas treege fiera pri sia lingvodiverseco. La nacia devizo, Bhinneka Tunggal Ika, devenas de la antikva java kaj signifas “unueco en diverseco”. Mortintaj kaj endanĝerigitaj lingvoj estas problemo: oni tiumaniere perdas kaj perdos iom post iom altvaloran parton de la propra diverseco. Kiu ajn ĝi estas, lingvo estas homa trezoro, en kiu eblas trovi historion, valoron, lokan saĝecon kaj multon el la kulturo, kiu estas ligita al ĝi. Ja la unikeco de ĉiuj loke parolataj lingvoj faras el Indonezio tion, kio ĝi estas. Kiam perdiĝas lokaj idiomoj, oni samtempe perdas ankaŭ sian identecon.

Solvo

Verŝajne jam venis la tempo fari ion pri ĉi tiu kompatinda malapero de lokaj idiomoj. Laŭ la konstitucio de Indonezio, pri ĉi-lastaj respondecas la provinco, en kiu ili estas uzataj. Kelkaj provincoj havas leĝojn pri lingvoj. Ekzemple ili antaŭvidas unu tagon ĉiusemajne, kiam homoj parolu lokajn idiomojn. Tamen ne ĉiuj provincoj havas ĉi tian leĝon. Ankaŭ multe da indoneziaj lingvistoj jam laboras por savi minoritatajn idiomojn. Ili plenumas esplorajn projektojn, por ke eblu almenaŭ dokumenti la lokajn lingvojn. Tiaj studoj povas fojfoje helpi ilian rean disvolviĝon.

Oni devus realigi riĉan tekstaron kaj prizorgi sonregistradon de homoj rakontantaj en siaj lingvoj. Tiel oni povas konstrui grandan datumbazon kaj en la estonteco, eĉ se lingvo iam mortos, fakuloj ankoraŭ povos havi aliron al materialo koncernanta ĝin. Bedaŭrindas, ke oni devas perdi kelkajn lingvojn nuntempe. Tamen ĉi tio komprenigas, ke nepras labori pli multe por savi la restantajn idiomojn aŭ almenaŭ dokumenti ilin. Espereble Indonezio ne perdos pli el sia diverseco, kaj minoritataj lingvoj iamaniere travivos kaj kunvivos apud la disvastiĝinta indonezia.

Syauqi Ahmad Zulfauzi Stya Lacksana

korespondanto de Monato en Indonezio

[FORIGITA!: bildo]

Ekzemplo de libro verkita en unu el la lokaj indoneziaj lingvoj. Foto: SYAUQI STYA LACKSANA

[FORIGITA!: bildo]

Indoneziaj minoritataj lingvoj estis antikve uzataj ne malofte por verki dokumentojn. Foto: SYAUQI STYA LACKSANA