Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Avantaĝo de esperantlingva magazino

Leginte mian artikolon Tritaga vizito de japanaj ŝipanoj (Monato 2017/11, p. 8), japano skribis en Twitter, ke en la japanlingva gazetaro ankoraŭ nenio aperis pri tiu transmara navigado de la trejna eskadro. Nur danke al tiu numero de la flandra revuo, li kaj aliaj samlandanoj povis ekscii pri la vizito al Havano kaj al 11 marhavenoj, en ok landoj entute. Jen avantaĝo de esperantlingva magazino!

Juan Carlos Montero

Kubo