Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Medio

BIOMOJ

Ĉu pli pluvos ĉi-jare en la brazila Kaatingo?

Kaatingo, loke konata kiel Caatinga, estas aparta biomo el Brazilo, superreganta en la nord-orienta regiono. Havante duonaridan klimaton, tio estas alta temperaturo kaj malalta precipitaĵo, ĝi estas laŭ biodiverseco inter la plej vivoriĉaj sekaj biomoj. En la pluvsezono, kiu ofte daŭras de januaro ĝis majo, averaĝe pluvas nur 700 mm. Tamen, la lastaj ses jaroj estis multe pli sekaj. Ĉu tio estas efiko de klimata ŝanĝiĝo? La esploristoj de Kaatingo ankoraŭ ne certas, sed multaj matematikaj modeloj indikas malpliiĝon de pluvoj pro la altiĝo de la monda temperaturo.

Blanka arbaro

La ekosistemo konsistas precipe el malaltaj arboj kaj arbustoj, kiuj havas mekanismojn por superi la severan klimaton. La plimulto de la plantoj perdas siajn foliojn en la seka sezono. De tiu fakto devenas la nomo de la biomo. En la indiĝenaj tupi-gvaraniaj lingvoj Caatinga signifas blankan arbaron (caa = blanka, tinga = arbaro). Tiel la indiĝenoj plej ofte vidis la helajn arbajn tigojn.

Kaatingo estas la plej loĝata el la tutmondaj sekaj ekosistemoj. Dum multaj jaroj granda nombro da homoj vivis kaj ekspluatis ĝiajn naturajn rimedojn. Agrikulturo kaj ekspluatado de brulligno por hejmoj kaj malgrandaj industrioj estas la aktivaĵoj, kiuj plej senarbarigas Kaatingon. Nun iuj arbaj specioj estas minacataj de formorto.

La popolo

La popolo, kiu loĝas en tiu regiono, estas konata kiel forta, laborema kaj rezistema. Multaj brazilaj libroj, filmoj kaj muzikaĵoj parolas pri ilia riĉa kulturo, kiu preskaŭ ĉiel estas ligita al la malfacilaj vivkondiĉoj. Dum pluraj dekoj da jaroj la kampara popolo migradis al la plej grandaj urboj. Tamen tie ili ne havis spertojn por labori en komercaj aŭ industriaj entreprenoj. Tia migrado multe kontribuis al la pliiĝo de urbaj faveloj (kvartaloj de malriĉuloj) kaj sekve de krimoj. Tio precipe okazas en aparte sekaj jaroj. Tamen ĉiam kiam la klimato ebligas agrikulturon, la homoj preferas digne labori, kunvivante kun tiu severa sed bela regiono.

La malpliiĝon de pluvoj eble kaŭzis la klimata fenomeno El Niño (La knabo). Ĉu en 2018 pli pluvos? La meteologoj ankoraŭ tute ne certas, sed ŝajnas ke la fenomeno La Niña (la knabino), kies efikoj kontraŭas tiujn de El Niño en la brazila duonarida regiono, probable aperos. Mi kaj la tuta popolo de la regiono espere atendas “ŝin”.

Sidney Carlos Praxedes

Brazilo

[FORIGITA!: bildo]

La ekosistemo de Kaatingo precipe konsistas el malaltaj arboj kaj arbustoj. Foto: SIDNEY CARLOS PRAXEDES