Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Literaturo

NOVELO

Generalo

En la ĝardeno de Luksemburgio, fama parko de Parizo, mi promenis kun mia hundo.

Ĉe la infanludejo mi renkontis maljunulon, kiu ludigis sian hundon kaj sian nepon.

Unuavide li similis al tipe franca avo, simple vestita kaj prizorganta sian nepon dum siaj verŝajne nefiniĝantaj dumemeritaj tagoj.

Tamen pro mia diodonita talento malkovri la veran karakteron de homo, kiu sin kaŝas sub siaj vestoj, mi rimarkis, ke li ne estas simpla avo! Laŭ sia mieno, li ŝajnis grava kaj altranga homo, kiu strebas sin kaŝi sub simplaj kaj ordinaraj vestoj.

Kio plej allogis min estis, ke li parolas angle kun sia nepo, havante tuj rimarkeblan francan akĉenton!

Mia petolema emo vekiĝis amuziĝi per babilaĉo kun tiu laŭ mi iama altranga burĝo. Ĉar mi estas esperantistino, kaj la lingvo estas ja mia aĵo! Aliflanke, eble nia babilado povus konduki al pli daŭra amikrilato, kiu scias?

Ŝajnigante min aparteni al altranga sociklaso, mi proksimigis mian tutan koketarton al lia klarvide intenca rifuzemo. Tamen mi sukcesis. Ja ekzistas momentoj, kiam nur la virinoj scipovas kiel sukcesi! Kaj la viroj ĉiam denove trompiĝas!

Serĉinte la plej taŭgan komencfrazon en mia enkapa angla vortaro, karestone mi alparolis lin:

— Feliĉas nepo, kies avo vi estas!

— Dankon, mia damo! — li respondis, iom dubatone.

Fiera pro la unua sukceso, mi iom pli kuraĝe demandis:

— Ĉu kostas al vi multe da penado kaj tempo lernigi al li la anglan?

— Efektive jes, liaj gepatroj ne havas sufiĉe da tempo por eduki lin laŭ la bezonoj de la tempo. Ili volas lernigi al li alian lingvon, (tie ĉi li lipgeste kaj mangeste mokante aldonis) pli internacian, pli logikan, pfff! (kaj tuj ŝanĝis sian tonon kaj serioze daŭrigis.) En la lernejoj ja oni ricevas nur ciferojn, nenian efikan edukon, ja la angla estos, en lia tempo, universala lingvo.

Pli proksimiĝante al li kaj etendante mian manon, mi diris mian nomon, Louise-Marie Rinkipe, kaj petis la lian jene:

— Kiel via permeso rajtigas min nomi vin? Certe Afabla Avo estas deca, tamen mi lasas ĝin al li (kaj mi kapaludis la nepon). Al mi vi ŝajnas pli Amiko ol ...

— Ooo, vi estas tre ĝentila, mia damo. Nuntempe mi, ... ni, ... (li ŝanĝis al la franca sen eĉ demandi min, ĉu mi parolas la francan) oni, jes jes, oni, ... kiel oni traduku Oni anglen?

— Ne gravas. Kaj mi tonhezite montris al li, ke li ankoraŭ ne diris sian nomon.

— Pierre-François de la Ferandière.

Mi trovis la momenton bona por daŭrigi la konversacion:

— Eble estas konsekvenco de tro da anglismo. Mi divenas, ke vi havis, aŭ eĉ ankoraŭ havas, decidofaran postenon, ĉu ...

— Jes, jes ... (li diris france kaj iom fiere), mi estis generalo de OTAN, (kaj tuj poste aldonis iom tristatone) kvankam multaj aliaj diras NATO ...

Hooo, mi jam divenis, ke vi estas altrangulo, evidentas el via mieno ... (kaj li ĝojis kiel infano ... kaj li ekridis ... kaj mi dekmilafoje certiĝis, ke ĉiuj viroj amas komplimenton). Kvankam mi estis certa, ke li estas emerita, tamen mi ne lasis fali mian virinan ruzaĵon:

— General’, vi ne similas al emerita viro. Ĉu vi ankoraŭ laboras ĉe NATO, aŭ ĉe la nacia armeo?

— Vi afablas, mia damo, sed mi vere estas emerita. Kompreneble oni fojfoje konsultas min pri gravaj aferoj!

— Pri lingvaj problemoj ekzemple?

— Nu, ne precize ... tio jam estas solvita!

— Ĉu vere? Kiel?

— Ni ĉiuj parolas la anglan.

— Kaj ĉiuj komprenas?

— Verdire ne, tamen ne gravas ...! La usonaj generaloj estas tre paciencaj. Ili helpas la aliajn, se temas pri lingvaj problemoj. Vi scias, ke la franca lingvo estas la dua, apud la angla.

— O, mi ne sciis. Tamen temas pri multaj aliaj landoj. Ĉu ĉiuj konsentas kaj kontentas?

— Ni estas militistoj, mia damo, en la armeoj ni havas nian hierarkion. Kontenta aŭ ne, oni devas obei la superulon. Nuntempe la usonanoj estas la estroj.

— Mi ne ŝatus esti duaranga.

— Post kelkaj generacioj neniiĝos tia sento, ĉar ĉiuj fariĝos egalaj.

— Kaj ĉiuj fariĝos usonanoj?

La generalo ekis pensi. Kvazaŭ por la unua fojo li ekpensis tiom profunde. Mi kaptis la okazon kaj helpis lin:

— Se iam la usonanoj diros “Usono unue” aŭ petos de aliaj landoj pli kaj pli da kontribuoj?

— Ni havas oficialan traktaton (diris la generalo malcertatone).

— Mi rimarkas dubon en vi, kara generalo, ĉu vi dubas pri la lingva problemo aŭ io alia maltrankviligas vin?

— Verdire, ĉio! La lingvo estas simbolo de nia personeco, identeco, nacieco, kulturo, povo ... jam de longe oni hierarkie konvinkis min, ke la angla estas la ununura solvo, tamen ene de mi mem, mi ĉiam estis en dubo ... ĝis nun, kiam vi revekis tiun dubon ... se diri sincere, kiam mi parolas en la franca, mi sentas min hejme, mi fieras, mi facile kaj flue klarigas, kion mi volas diri ... sed kiam mi parolas angle, mi subite min trovas tia ... kiel vi diris ... duaranga ... sed kion fari? Estas la kruela realeco.

— Por ŝanĝi la kruelan realecon, oni unue devas havi justan idealon, ne gravas kiom daŭros.

— Bonvolu ne paroli pri tiaj danĝeraj solvoj kiel Volapuko, Esperanto, Interlingvao ktp, kiujn inventis la germana, rusa, angla imperioj.

— Danĝeraj?!

— Jes! Oni inventis ilin por povi facile penetri en niajn militajn informojn. Nia lingvo defendas nin ...

— Sed, general’, ĉu laŭ vi la angla ne estas fremda?

La generalo iomete hezitis, poste, neglektante aŭdi mian demandon, mallaŭte respondis:

— Mi sufiĉe studis tiajn artefaritajn lingvojn. Inter ili Esperanto estas tiom facila, ke jam eĉ mia nepo povas iom paroli ...

— Via nepo? Tiu ĉi?

La generalo, denove evitante respondi mian demandon, aldonis:

— Lerninte la saman facilan lingvon, ĉiuj fariĝos egalaj, nek elito, nek serioza edukado ... soldato de fora lando komprenos francan aŭ usonan generalon ... mi fieras ke nia delegacio vetois tiun danĝeran proponon de la persa delegacio en Ligo de Nacioj. Ankaŭ tiam, kiel nun, la persoj volis konkeri la mondon.

— Sed ilia lingvo estas nek Esperanto nek Interlingvao! Teorio de komploto? Haha!

— Tute ne! Se ni akceptus, ni perdus la hegemonion de nia bela franca lingvo.

— Ĉu nun nia lingvo estas internacia? Generalo kara, iom da serioza pensado, bonvole! Do, strebante al la angla, nun vi batalas kontraŭ via nacio.

Nenio estas pli ofenda por patriota generalo ol akuzi lin pri perfido! Li tiom profunde ofendiĝis, ke li kolere demandis min:

— Prezentu vin, sinjorino! Krom via nomo mi scias nenion pli pri vi. Kiu vi estas verdire?

— Donante mian vizitkarton, mi aldonis:

— Prezidantino de la Pariza Esperanto-Asocio ...

Li pli koleriĝis kaj krie alvokis sian nepon:

— Espero, Espero, venu! Ni iros hejmen! Kie restis la hundaĉo? Hope, hope, hophope.

Ili foriris.

Mi parolis kun mia hundo: Ĉu vi vidas, Espereto? Ankaŭ ĉi-foje mia virina intuicio eraris ...

Marianne Pierquin kaj last