Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

INTERVJUO

Egaleco inter ĉiuj homoj

Andreij Sergeev estas aktivisto de Aljanca heteroseksualov i LGBT (alianco de malsamseksemuloj kaj GLAT*) en Ruslando.

Monato: Kion celas la alianco de malsamseksemuloj kaj GLAT? Ĉu vi povas rakonti pri via asocio?

Andreij Sergeev: Ni celas la egalecon de la civitanoj sendepende de ilia seksemo kaj seksa identeco. Nia asocio aperis en majo 2012 en Sankt-Peterburgo, kiam okazis protestoj en Rusio kontraŭ la balotaj fraŭdoj okazintaj en decembro dum la parlamenta voĉdonado. La aliancon fondis du malsamseksemuloj: Natalia Cimbalova, kiu havis politikan azilon en Hispanio kaj forlasis Rusion en 2014, kaj Sergeij Kondraŝov, kiu translokiĝis kun sia familio al Aŭstralio.

Monato: En 2017 Novaja Gazeta raportis pri la amasa persekutado de samseksemuloj en Ĉeĉenio, kiu estas ankoraŭ sub la regado de la Rusia Federacio. Ĉu ankaŭ viaj aktivuloj estis perfortitaj? Kia estas la situacio en aliaj regionoj de tiu federacio?

Andreij Sergeev: En Ĉeĉenio, bedaŭrinde, preskaŭ ne aktivas organizaĵoj pri homaj rajtoj — kiujn oni entute ne respektas. Tio validas ne nur pri la samseksemula movado, sed ankaŭ pri la opozicio de la klano Kadirov (la homoj ĉirkaŭ la reganto de la regiono) kaj sendependaj ĵurnalistoj. Perforton suferas entreprenistoj, drogodependuloj kaj multaj aliaj. Persekutado de samseksemuloj nur reliefigis la problemon.

Laŭ ĉeĉenaj kutimoj indas, ke viro edziĝu, havu infanojn. Preskaŭ ĉiuj samseksemuloj krom la junuloj vivas en sekreto kaj renkontiĝas en fermitaj apartamentoj. Fakte, la konstitucio kaj la leĝoj de la Rusia Federacio ne estas respektataj en Ĉeĉenio; tribaj kutimoj kaj normoj de Islamo pli fortas tie.

En Rusio estas pli toleremaj urboj, kiel Sankt-Peterburgo aŭ Ekaterinburgo, dum kontraŭgejeco fortas en iuj kaŭkazaj regionoj, samkiel en malgrandaj provincaj vilaĝoj. La aktivistoj de la Alianco estas plurfoje atakitaj dum sia agado, sed feliĉe, neniu estas grave vundita. En 2012 grupo da naciistoj atakis niajn aktivulojn, sed nur unu el la atakantoj estis kondamnita pro huliganismo. En 2013, kiam la aŭtoritatuloj aprobis leĝon por malpermesi la “propagandon de gejeco”, Dmitrij Ĉiĵevskij, perfortita aktivisto de Sankt-Peterburgo, kun kiu ni kunlaboris, perdis siajn okulojn.

Multaj estis devigitaj forlasi Rusion: Dmitrij Ĉiĵevskij iris al Usono, la aktivisto Kiril Kalugin translokiĝis en Germanion, post kiam la rusaj sekretaj servoj kaptis lin. Estas aliaj premmetodoj: mi mem perdis mian laborpostenon en marto de tiu ĉi jaro.

Monato: Kial la polico subpremas vin per perforto? Ĉu la GLAT-movado estas “danĝera” por la stabileco de la registaro?

Andreij Sergeev: En Rusio la problemon pri libereco kunveni spertas ne nur samseksemuloj. Ĉi tio validas ankaŭ por la opozicio kaj la simpla loĝanto, kiu esprimas sin pri kelkaj problemoj. La aŭtoritatuloj mem decidas, ĉu manifestacio povas okazi, kaj ofte oni simple ne donas la permeson, aŭ oni donas la permeson nur se iu manifestacio okazos ekster la urbo, en arbaro aŭ apud iu tombejo. La potenculoj agas neracie, oni strebas subpremi ĉiun ajn civilan movadon kaj aktivecon, kun maloftaj esceptoj koncerne al iuj sociaj kampoj, kie ili ne vidas minacon por si mem (ekzemple karitato, traktado de malsanaj infanoj, ktp.)

Estas ĝenerala kontraŭgeja fono: sodomio estis krimo ĝis 1993. Krome, ankoraŭ nun en malliberejaj medioj la gejoj estas la plej malalta klaso de malliberuloj, kiuj plenumas la plej malpurajn kaj malfacilajn laborojn, humiligate kaj perfortate.

Plie, la rusa ortodoksa eklezio, kiu ĉiam pliligiĝas al la aŭtoritatuloj, stariĝas kontraŭ la GLAT-movado, kaj la patriarko Kiril nomis samseksan geedzecon signo de la apokalipso.

La aŭtoritatuloj uzas kontraŭgejecon por forigi la atenton de la aliaj problemoj. La samseksemuloj estas demonigataj kiel pedofiliuloj. “Vi ne volas esti similaj al ili, ĉu?”.

Massimo Ripani

korespondanto de Monato en Rusio

[FORIGITA!: bildo]

Andreij Sergeev, aktivisto de la rusa alianco de malsamseksemuloj kaj GLAT.

[FORIGITA!: bildo]

La ĉefo de la distrikto Vyborg en Leningrado diris, ke en lia distrikto ne povas kaj ne devas esti samseksemuloj, kaj invitis ilin translokiĝi al Eŭropo.

* 1. GLAT: akronimo de gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj.