Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Dungi rifuĝintojn

La vidpunkto de Jiri Proskovec (Monato 2017/11, p. 5) pri rifuĝintoj en Germanio laŭ mi ne respegulas la realon. De kie li havas la aserton, ke 80 % de la germanoj en 2015 kontraŭis, ke Merkel akceptu multajn rifuĝintojn? Fakte, dum Merkel kiel aliaj rifuzis en 2014 finance subteni la rifuĝintosavan iniciaton Mare nostrum (Maro nia) de Mario Letta, la tiama itala ĉefministro, ekestis en Germanio bonveniga kulturo kun multaj helpiniciatoj. Unu jaron poste Merkel sekvis tiun popolan movadon.

Intertempe kontraŭagas kelkaj politikistoj “popolismaj” (fakte: demagogaj), kaj parte sukcesas. Neniu serioza helpemulo atendis, ke la integrado daŭros nur monatojn. La germana ekonomio daŭre — kiel komence — dungas rifuĝintojn kaj volas dungi pli, aldone al enmigrintoj el EU. La plej granda obstaklo estas, ke politikistoj rifuzas laborpermeson speciale por rifuĝintoj kun limigita protektostato. La ekonomio aldone volus varbi specialistojn ne trovatajn inter la azilpetantoj. Por tio oni bezonus enmigradoleĝon, de jardekoj malebligatan de kelkaj politikistoj.

Werner Fuss

Germanio