Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

KUBO

Japanio helpas Havanon

La pasintan 23an de novembro 2017 Japana Sistemo de Internacia Kunlaborado (JICS, laŭ la anglaj komencliteroj) kaj Havana Konsilio de la Provinca Administrado (HKPA) subskribis interkonsenton por kontribui al la purigado en la kuba ĉefurbo.

La japana registaro disponigos 10 milionojn da usonaj dolaroj el internacia fonduso por protektado de la medio, sano kaj vivokvalito. 8,5 milionoj estas la kosto de 64 novaj rubkamionoj por transporti solidajn forĵetaĵojn, kaj per la restanta mono oni aĉetos ekipaĵojn.

Bonaj rilatoj

Reynaldo García Zapata, prezidanto de HKPA kaj subskribinto de la dokumento, dankis la japanan registaron pro la nobla projekto ebligonta havi pli puran, sanan kaj belan urbon, kiu en 2019 festos sian 500an datrevenon. “Oni bezonas 92 rubkamionojn por efika purigado en la ĉefurbo, sed nuntempe funkcias ĉ. 40. La novaj transportiloj estas tre gravaj por la koncernaj taskoj.”

La estro de JICS Takuma Momoi konfirmis la volon de la japana registaro daŭrigi kaj progresigi la rilatojn kun Kubo. Li diris, ke la nuna interkonsento estas tre grava por Havano, kie ĉiu loĝanto produktas averaĝe unu kilogramon da rubo ĉiutage.

“De antaŭ preskaŭ 30 jaroj nia Sistemo — kies ĉefsidejo troviĝas en Tokio — okupiĝas pri iniciatoj disvolviĝantaj en diversaj mondopartoj.” Li aldonis, ke nun al ili estis taskite plibonigi la purigadon en Havano.

Kromaj agadkampoj

La dua parto de la menciita projekto celas branĉojn de komunumaj aferoj, kiel funebroservoj kaj verdaj areoj.

Momoi klarigis, ke lia lando sekvas ankaŭ la Protokolon de Kioto pri la redukto de forcejaj gasoj.

Juan Carlos Montero Medina

korespondanto de Monato en Kubo