Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Malfacilas dialogi

Alex Humet en sia Vidpunkto (Monato 2017/12, p. 5) skribas: “Demokratio, libereco kaj respekto por homaj rajtoj. Ĉi tiuj estas la fundamentaj valoroj de Eŭropo.” Tamen mankas io grava, nome “respekto de la reguloj”. Laŭ lia rezonado mi ja rajtus havi plurajn edzinojn, sed mi loĝas en Italio, kie tio estas malpermesita. Punkto fino.

Ĉu vere mankas politikistoj pretaj dialogi? Pri kio kaj kun kiu ili dialogu? Serioza medicinisto neniam dialogu kun ĉarlatanoj. Same, serioza ŝtatnivela politikisto ne volas dialogi kun regionaj politikistoj. Tiel estiĝis senelira situacio inter Hispanio kaj Katalunio. Ĉio evoluis kvazaŭ greka tragedio: ĉiuj kondutis ĝuste (laŭ siaj propraj kriterioj), sed la rezulto estas katastrofa.

Oni memoru pri la iama Jugoslavio: ĝi estis digna ŝtato, grava kaj aŭskultata. Kio nun? Kvin aŭ ses ŝtatetoj internacie malgravaj (ili pardonu min!). Ĉio ĉi tre amike kaj tute solidare al Katalunio kaj al la katalunoj, kiujn mi ŝategas.

Carlo Bourlot

Torino