Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Rohinjoj persekutataj pro nafto?

De pluraj monatoj la amaskomunikiloj prezentas la draman situacion de la rohinjoj, tiu islama popolo en la budhisma lando Birmo. Nur en dekminuta programo de la franc-germana kultura kanalo ARTE mi ŝajne eksciis pri la vera kialo de tiu ekzilo, genocido kaj persona dramo. En la malgranda regiono, kiun tiu popolo okupas en Birmo, kiu nombras 160 lingvojn (laŭ ĝia ministro pri instruado, kun kiu mi parolis en Parizo dum la 39a Ĝenerala Konferenco de Unesko) kaj plurajn minoritatajn religiojn, oni malkovris nafton kaj gason!

Estos avantaĝo por Birmo eltiri plenan profiton de tiu nova financa fonto, ne dividante ĝin kun minoritato. Same Barato plukonstruas havenon en Birmo, rekte trans la Bengala Golfo por pli rapide atingi la ĉinan merkaton, evitante ĉirkaŭan maran vojon, kie multas piratoj, ŝtelistoj kaj banditoj ...

Renée Triolle

Francio