Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

INTERNACIAJ RILATOJ

Pintkunveno 16+1

Pintkunveno de landoj de Meza kaj Orienta Eŭropo kaj Ĉinio (16+1) okazis fine de novembro en la hungara ĉefurbo Budapeŝto. Kio propradire estas 16+1?

Ĉina iniciato

La grupo, ofte nomata kunlaboro 16+1, rezultis el iniciato de Ĉinio en 2011. Tiu ĉi platformo celas profundigi ekonomian kunlaboron inter Ĉinio kaj la regiono de Meza kaj Orienta Eŭropo. En la grupo estas 11 membro-ŝtatoj de Eŭropa Unio (EU): Bulgario, Ĉeĥio, Kroatio, Estonio, Hungario, Latvio, Litovio, Pollando, Rumanio, Slovakio, Slovenio. Krome enestas kvin aliaj eŭropaj landoj: Albanio, Bosnio, Makedonio, Montenegro kaj Serbio. La kunvenon ĉeestis ankaŭ observantoj el Aŭstrio, Belorusio, Grekio, Svislando, EU kaj Eŭropa Banko por Rekonstruo kaj Evoluigo. Reprezentantoj de 16+1 unuafoje renkontiĝis la 26an de aprilo 2012 en la pola ĉefurbo Varsovio.

Celoj

Konforme al la ĉeftemo de la kunveno, intensigi kunlaboron en ekonomio, komerco kaj financo kaj akceli evoluigon por komunaj interesoj, la ĉina ĉefministro Li Keqiang prezentis la sekvajn proponojn: plivastigi ekonomion kaj komercon, faciligi liberigon de komerco kaj investoj, doni fortan apogon al financoj, vigligi la kulturan interŝanĝon en diversaj kampoj ktp. Ĉinio volas grandparte financi renovigon aŭ konstruadon de aŭtovojoj, fervojoj kaj havenoj por trafiko inter Ĉinio kaj Eŭropo.

Li Keqiang samtempe diris, ke Ĉinio liveras al landoj de Meza kaj Orienta Eŭropo pli ol tri miliardojn da dolaroj por evoluigaj kaj investaj projektoj, sed pliajn detalojn pri la investoj li ne prezentis. Dum la pintkunveno estis oficiale inaŭgurita ankaŭ Interbanka Asocio inter Ĉinio kaj tiuj landoj. Laŭ la ĉina ĉefministro, sub la aŭspicio de la asocio China Development Bank provizos tiujn eŭropajn landojn per du miliardoj da eŭroj por disvolvado.

Ĉina influo

Laŭ politikaj kaj diplomatiaj analizistoj, Eŭropo estas sub forta ekonomia (kaj ankaŭ politika) premo de Ĉinio, kiu efike uzas internajn problemojn de EU (eliro de Britio el EU, referendumo en Katalunio pri sendependiĝo, mallerta enmigrada politiko, kresko de popolismo ktp). Por Ĉinio, landoj de Meza kaj Orienta Eŭropo estas grava investa ŝanco kaj ponto al Okcidenta Eŭropo. Ĝi estas konvinkita, ke landoj de Meza kaj Orienta Eŭropo plezure akceptos subvenciojn por modernigo de la transporta infrastrukturo.

Dum la pintkunveno la ĉina ĉefministro renkontiĝis ankaŭ kun siaj kolegoj el Bulgario, Ĉeĥio, Estonio, Kroatio, Montenegro kaj Slovakio kaj interŝanĝis kun ili opiniojn pri duflankaj rilatoj kaj pri kunlaboro 16+1.

La sekva pintkunveno 16+1 okazos en la ĉeĥa ĉefurbo Prago.

Julius Hauser

korespondanto de Monato en Slovakio