Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

INTERNACIA SEKURECO

OSKE: La ukraina konflikto dominis

En Vieno okazis jarkunsido de la konsilio de ministroj pri eksteraj aferoj de Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE). Partoprenis reprezentantoj de 57 membro-ŝtatoj el Eŭropo, centra Azio kaj Nord-Ameriko. Oni pridiskutis, en la palaco Hofburg, problemojn en la sfero de sekureco kaj ekzistantaj minacoj, fortikigo de konfido kaj plibonigo de kunlaboro. La ĉefan lokon en la tagordo okupis la konflikto en Ukrainio kaj la batalo kontraŭ terorismo.

Disputo inter Usono kaj Rusio

Komence de la kunsido, Usono kaj Rusio eniris senkompatan disputon pri la krizo en Ukrainio. Rex Tillerson [reks tílerson], la usona ministro pri eksteraj aferoj, deklaris, ke Rusio estas fonto de perforto en la ukraina konflikto. “Ni devas respekti la rajton de ĉiu ŝtato elekti sian propran politikan estontecon”, li diris rilate Ukrainion, kiu ekde la politikaj ŝanĝoj en 2014 orientiĝis al Eŭropa Unio. Tillerson riproĉis Rusion, ke ĝi trejnas ribelantojn kaj provizas ilin per armiloj.

La konduto de Rusio estas la plej granda obstaklo survoje al normaligo de la reciprokaj rilatoj, diris Tillerson. Li deklaris: “Ni neniam akceptos la anekson de Krimeo. La usonaj sankcioj koncerne Krimeon restos ĝis Rusio forlasos la duoninsulon.” Krome, Tillerson aldonis, ke sankcioj rilate Rusion, proklamitaj kune kun Eŭropa Unio, validos, ĝis la rusiaj soldatoj retiriĝos el la donbasa regiono en Ukrainio. Li menciis, ke dum 2017 pli da homoj estis mortigitaj en la konflikto ol en la antaŭaj jaroj.

La rusia ministro pri eksteraj aferoj Sergej Lavrov ripetis akuzojn kontraŭ NATO, al kiu aliĝas ĉiam pli da landoj en orienta Eŭropo proksime al Rusio. Li riproĉis la senindulgan ekspansion de NATO. Kievo kulpas pri malobservo de la minskaj interkonsentoj, diris la rusa ministro. Li plendis pri atakoj kontraŭ la ruseparolanta loĝantaro kaj pri limigo de ĝiaj minoritataj rajtoj en Ukrainio. Laŭ li ne estas alternativo al la minskaj interkonsentoj (2015).

UN-mandato limigita

Lavrov kritikis la usonan insiston pri ampleksa mandato por paciga misio de Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Ukrainio. Laŭ li, tio egalus al provo solvi tiun problemon perforte. Rusio longe oponis ĉeeston de blukaskaj soldatoj de UN en Ukrainio, tamen antaŭ nelonge ĝi aprobis limigitan UN-mandaton. El la vidpunkto de Kremlo la tasko de UN-soldatoj estas nur gardi la observantojn de OSKE ĉe la demarkacia linio inter porrusaj separistoj kaj la ukraina armeo en nord-orienta Ukrainio.

... aŭ ampleksa?

Kievo, Vaŝingtono kaj aliaj okcidentaj aliancanoj, male, postulas ampleksan partoprenon de UN-soldatoj en la tuta areo de bataloj. Ili malakceptas mandaton nur ĉe la frontlinio, ĉar tio povus firmigi la nunan situacion kaj sekve la ĉeeston de Rusio en nord-orienta Ukrainio. Tie ukraina armeo militas kontraŭ porrusaj ribelantoj de pli ol tri jaroj. La konflikto rezultigis profundan krizon en la rilatoj inter Rusio kaj Okcidento.

Pozicio de Ukrainio

Akra kritiko venis de Pavlo Klimkin, la ministro pri eksteraj aferoj de Ukrainio. Li diris, ke sekve de la rusia agreso ĝis nun mortis pli ol 10 000 homoj en Ukrainio. Klimkin deklaris: “Tio ne povas esti la nova normaleco en Eŭropo”. Li kritikis: “Rusio neniam intencis plenumi la minskajn interkonsentojn”. Laŭ ili Kievo denove ricevu plenan regon super la limo al Rusio.

Subteno de EU

Klimkin ricevis subtenon de reprezentantoj de Eŭropa Unio. La altranga EU-diplomatino Helga Schmid postulis, ke Rusio ĉesu finance kaj politike subteni la porrusajn separistojn en la konflikto. Rusio devus fini la eksterleĝan anekson de Krimeo, kiun Eŭropa Unio neniam akceptos, emfazis la diplomatino.

Komuna deklaro mankas

La Konsilio de ministroj pri eksteraj aferoj de OSKE ne sukcesis akcepti komunan deklaron fine de la kunsido. La manko de komuna deklaro atentigas pri la krizo de konfido en OSKE, tamen lasas eblon por dialogo koncerne aktualajn defiojn al sekureco en Eŭropo.

Decidoj

Oni ja akceptis kelkajn decidojn pri apartaj temoj: informa sekureco, malpezaj armiloj kaj rezervoj de konvencia armilaro, ekonomia kunlaboro kaj malebligo de homkomerco. La ministra konsilio de OSKE alvokis la partiojn en la ukraina konflikto nepre plenumi la interkonsentitan ĉesigon de la pafado kaj entrepreni novajn fortostreĉojn por paca reguligo.

Evgeni Georgiev

korespondanto de Monato en Aŭstrio

[FORIGITA!: bildo]

24a kunsido de la Konsilio de ministroj pri eksteraj aferoj de OSKE en Vieno. Foto: OSCE VIENNA