Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

ITALIO

Mituloj liberigitaj

Pli ol 20 tunoj da vivaj marfruktoj estis trovitaj komence de aŭtuno 2017 en fridkamiono kun bulgara numerplato, en la haveno de Bari, ĉefurbo de la sud-itala regiono Apulio. Ne troveblis ia ajn informo utila por ekscii ilian devenon.

La inspektoroj de tiu ĉemara urbo denuncis la ŝoforon kaj la nekutimaj “kaŝ-pasaĝeroj” estis konfiskitaj kaj reĵetitaj maren. Al la ŝoforo de la kamiono (samkiel al la eksportanta kompanio) oni aljuĝis monpunon de 6000 eŭroj.

Roberto Pigro

korespondanto de Monato en Italio