Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Komence de 2017 la urbestro de Tirano, Erion Veliaj, alvokis al la gepatroj planti — kiel donacon al siaj infanoj okaze de la naskiĝdatreveno — unu arbon en la ĉefurbo.
Dum somera pikniko aranĝita en la urba parko ĉe la artefarita lago, la gepatroj de la 10-jarulino Alma plantis novan arbon kiel surprizan donacon por sia filino. Alma kaj ŝia patro regule vizitadis la arbon, akvumis kaj prizorgis ĝin. La ekzemplon sekvis centoj da aliaj familioj.
Por reklami la iniciaton la urbestro publike donacis al la pionira knabino senpagan vojaĝon al Disneyland en Parizo. Baldaŭ aperos 100 000 novaj arboj, kiuj estos parto de entute 2 milionoj en la venontaj kvar jaroj.
Bardhyl Selimi
korespondanto de Monato en Albanio