Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Hobio

NUMISMATIKO

Omaĝe al René de Saussure

En Vieno aperis nova stelo-monero omaĝe al la 150a naskiĝdatreveno de René de Saussure (1868-1943), kreinto de la universala mono. La stelo-monero, nomata ankaŭ monero-medalo, estas el pura arĝento (999/1000). Ties nominala valoro estas 100 steloj, maso: unu unco (31,1 g) da arĝento, eldonkvanto 1000. La moneron emisiis Walter Klag, kunlaboranto de Monato.

René de Saussure naskiĝis la 17an de marto 1868 en Ĝenevo. Li estis profesia matematikisto kaj esperantisto. De Saussure studis lingvosciencon kaj matematikon. Post la studado li skribis sian plej gravan verkon “Fundamentaj Reguloj de la Vort-teorio en Esperanto”. Lia frato Ferdinand de Saussure estas kreinto de la moderna lingvistiko.

Al la ideo krei universalan monon René venis, foje legante la kolofonon de gazeto, sur kiu li rimarkis, ke la abonpagoj estas indikitaj en diversaj valutoj. Li opiniis, ke pli facile estus uzi nur unu monsistemon, nomotan Inter-Mono.

La historio de la universala mono estas ligita ĉefe al la monunuoj spesmilo kaj stelo, kiuj estis uzataj en malsamaj periodoj de la pasinta jarcento.

Speso

En 1907 R. de Saussure publikigis sian projekton de universala mono. El la franca vorto espèce (mono, valuto) li kreis la monunuon speso. Surbaze de ĝi li difinis jenajn valorojn: spesmilo (Sm), spescento (Sc), spesdeko (Sd) kaj speso. La valoro de unu Sm estis la sama kiel 0,733 g da pura oro, aktuale ĉirkaŭ 30 eŭroj. Ĉar kelkaj valutoj estis ligitaj al oro, oni, povis facile kalkuli: 1 Sm egalis al 2 britaj ŝilingoj, al 1 rusa rublo, 0,5 usonaj dolaroj, 2,5 svisaj kaj francaj frankoj kaj al 2,5 hispanaj pesetoj. Kelkaj britaj kaj svisaj bankoj oficiale uzis spesmilon.

Antaŭ la unua mondmilito tiu monunuo estis vaste uzata de esperantistoj. La germano Herbert Höveler, loĝanta en Britio, fondis en 1907 la Ĉekbankon Esperantistan. En ĝi la en- kaj el-pagoj baziĝis sur spesmilo. En 1914 la banko havis 730 konto-posedantojn en 320 urboj de 43 landoj. Post la morto de la fondinto en 1918 oni likvidis la bankon.

Laŭ informoj de Walter Klag aktuale la 1-spesmila kaj precipe la 2-spesmila moneroj, ambaŭ el arĝento, estas tre maloftaj kaj multekostaj por kolektantoj.

Stelo

Post la speso kiel universala monunuo en la Esperanto-movado funkciis stelo. Ĝi estas ligita kun la historio de Universala Ligo (UL), kiun oni fondis en 1942 en Nederlando. Ties celo estis unuigi la homaron per komuna lingvo. Ĝia oficiala lingvo estis Esperanto.

La fondintoj de UL volis bazi la novan socian ordon post la dua mondmilito sur konstantvalora monunuo, ĉar nur tiel eblus montri al la cetera mondo la eviton de tiuj ekonomiaj premoj, kiuj kaŭzas konfliktojn inter popoloj. Kiel mondfederaciista organizaĵo la Ligo estis malfermita al ĉiuj, sendepende de la nacia lingvo.

Unue la valoro de la stelo estis ligita al la prezo de unu kilogramo da pano, kiu tiam kostis kvaronon de guldeno. Poste oni plivalorigis la stelon al duono de guldeno. Fine oni elkalkulis la kurzon per kompleksa formulo surbaze de la kurzoj de diversaj valutoj. Oni volis, ke la stelo ne estu tuŝata de inflacio.

En 1945 la Ligo emisiis premio-kuponojn en valoro de 1 stelo. La organizaĵo proponis utiligon de la premio-kuponoj por pagi kotizojn kaj anoncojn, por pagi la kostojn de eldonaĵoj, por transpago de malgrandaj monsumoj.

Fine de la kvindekaj jaroj la membroj en la Ligo plimultiĝis, atingante preskaŭ 15 000. En 1960 la Ligo emisiis stelo-monerojn en valoro de 1, 5 kaj 10 steloj, sur kiuj estis indikita la jaro 1959. Oni produktis ilin respektive el bronzo, latuno kaj kupronikelo en la ŝtata monfarejo de Nederlando en Utrecht. En 1965 eblis eldoni alian moneron, ĉi-foje en valoro de 25 steloj, kiu bone vendiĝis. Ĝi aperis en jenaj eldonkvantoj: 1000 el kupro-nikelo por cirkulado, 5000 el arĝento por kolektantoj kaj 10 el oro. Unu el tiuj dek oraj moneroj Monato aŭkcie vendis por 3100 eŭroj pasintjare.

En 1993 oni malfondis Universalan Ligon. La restanta stoko de la stelo-moneroj transiris al Universala Esperanto-Asocio. Baldaŭ poste UEA komencis vendi ilin pere de sia Libroservo.

Stelo-moneroj el plasto aperis en la 2010aj jaroj. Ili estis uzataj en Esperanto-renkontiĝoj ĉefe de gejunuloj. Oni emisiis ilin en valoro de 1, 3 kaj 10 steloj.

Evgeni Georgiev

korespondanto de Monato en Aŭstrio