Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Lingvo

ITALIO

Dialektoj malkreskas, itala kreskas

La itala respubliko estas ŝtato plurlingva. Krom la diversaj ekzistantaj “insuloj” franclingvaj, germanlingvaj, slovenlingvaj, albanlingvaj, greklingvaj, katalunlingvaj, kutime situantaj apud la landlimoj aŭ ĉe marbordoj, ĉiu regiono, ĉiu urbo kaj eĉ plej eta vilaĝo havas kutime sian propran dialekton. Temas pri loka idiomo, kiu devenas ne de la ordinara nuna itala, sed rekte de la antikva latina.

La “oficiala” moderna itala, tiu tre ŝatata ankaŭ eksterlande (ĝi estas la kvare plej lernata fremda lingvo tutmonde), estas fakte kombinaĵo de la florenca dialekto kun tiu de la ĉefurbo Romo (precipe rilate al la prononco), sed la toskana dialekto de Florenco ĝis la 19a jarcento estis nur unu el la multaj latinidaj idiomoj atestataj en la itala duoninsulo. Oni tamen delonge konsideris ĝin pli prestiĝa kaj “inda” ol la ceteraj pro ĝia iama literatura utiligo fare de grandaj verkistoj kiel Dante Alighieri, Francesco Petrarca kaj Giovanni Boccaccio.

Statistika raporto

Iel ajn la mondo neeviteble ŝanĝiĝas: nuntempe la uzado de dialektoj, iam amasa, daŭre malpliiĝas. Laŭ raporto eldonita fine de decembro 2017 fare de la statistika instituto Istat, la personoj, kiuj parolas plejparte itallingve kun siaj familianoj, jam estas 45,9 % de la tuta loĝantaro: male, ĝis antaŭ kelkaj jardekoj, kun la propraj familianoj preskaŭ ĉiuj individuoj esprimis sin nur dialekte.

La elekto de la itala kiel ĉefa komunika lingvo estas nun pli kaj pli ofta afero ankaŭ en la rilatoj kun amikoj (49,6 %), por ne paroli pri interagoj kun nekonatoj (tiuokaze la procentaĵo supreniras al 79,5 %). Nur 14,1 % de la itala loĝantaro — kvankam tio respondas al pli ol 8 milionoj da homoj — hodiaŭ parolas nur (aŭ ĉefe) dialekte en la hejmo. Itallingve plej multaj italoj jam parolas ankaŭ ĉe la laborejo (77 %), kie dialektoj estas malpli kaj malpli kutimaj.

Porinfanaj kantoj

Obliĝas tial la iniciatoj celantaj revigligi la ŝajne mortantajn dialektojn. Krom priaj kursoj kutime organizataj en lernejoj kaj diversaj konkursoj pri poezio, unu el la plej rimarkindaj iniciatoj estas verŝajne la muzika festivalo Ducato d’Oro, kiu okazas jam de 12 jaroj en la urbeto Gravina, en la sud-itala regiono Apulio.

En la koncerna festivalo, al kiu amaskomunikiloj donas pli kaj pli da spaco, partoprenas ĉiujare porinfanaj kantoj el ĉiuj regionoj (entute 20) de Italio. Almenaŭ unu parto de ĉiu verko devas esti en loka dialekto aŭ minoritata idiomo. La infanoj (5- ĝis 16-jaraĝaj) kaj la koruso, sub la gvidado de Enza Pappalardi, kiu respondecas pri la okazaĵo ekde la unua jaro, tiel alternigas la italan kaj dialekton, malkovr(ig)ante kaj konsci(ig)ante la pli kaj pli forgesatan gravecon de ĉi-lasta.

La mesaĝo de la festivalo? Neniu infano hontu pri la idiomo hejme parolata de iliaj geavoj aŭ gepatroj, tiom riĉa je antikva tradicio, je historio kaj je (ofte netradukebla) esprimkapablo.

Cristina Casella

korespondanto de Monato en Italio