Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

ALBANIO

Atleto de kristanismo

Gjergj Kastrioti, konata kiel princo Aleksandro aŭ Skanderbeg (turke: İskender Bey, albane: Skënderbeu), mortis la 17an de januaro 1468. Li estis reĝo kaj ĉefkomandanto de la albana armeo, kiu rezistis ĉirkaŭ 25 jarojn kontraŭ la plej potenca tiutempa otomana armeo.

De la infanaĝo Kastrioti kreskis en la kortego de sultano. Li edukiĝis militisme kaj atingis altrangajn postenojn, akiris la titolon “princo” kaj estis nomata Skanderbeg memore al Aleksandro la Granda.

Princo Aleksandro neniam forgesis sian okupitan landon. En la jaro 1443, gvidante 300 albandevenajn ĉevalrajdistojn, li forlasis la batalejon en Hungario kaj revenis venĝeme al Kruja, ĉefcentro de sia iama princlando, je 20 km for de la nuntempa ĉefurbo de Albanio. Baldaŭ li aranĝis grandan kunvenon de ĉiuj albanaj princoj kaj iniciatis novan albanan ligon, kiu kontraŭstaris la grandan novan imperion azian.

Historia agado albana

La tuta tiama mondo eŭropa ekmiris pro sukcesoj de albanoj, kiuj venkis en pli ol 25 bataloj liberigante vastan teritorion kaj malhelpante al otomanoj marŝi pluen al Aŭstrio, Hungario kaj Italio. Menciindas tri grandaj sieĝoj de Kruja, kie engaĝis sin 150 000 otomanaj soldatoj ekipitaj per la plej potencaj kanonoj de tiu tempo. La otomanojn gvidis la elstaraj sultanoj Murat la 2a kaj poste lia filo Mehmet Fatih, kiu en 1453 konkeris Konstantinopolon. Pro tio, la papo Pio la 2a ege aprezis la albanan reĝon Gjergj kaj planis aranĝi grandan militisman koalicion kontraŭ la sultano. Oni nomumis Kastrioti Atleto de Kristanismo (Athleta Christi), kaj li estis dufoje akceptita en Romo. Reĝo Alfonso de Napolo, kiun la princo helpis milite, fariĝis lia aliancano. Kastrioti faris aliancon ankaŭ kun Respubliko Venecio, kvankam ĝi sekvis cirkonstancan politikon.

Albanoj rezistadis ankaŭ post la morto de ilia reĝo, almenaŭ ĝis la lasta granda urbo Shkodër falis en la jaro 1479. La otomanoj dezertigis la tutan landon kaj forprenis centmilojn da homoj kiel sklavojn. Aliaj cent mil homoj transpasis la maron kaj fuĝis en sudan Italion, kie iliaj posteuloj, la arbereŝoj*, ankoraŭ vivas kaj konservas la albanan kulturon.

La mondo memoras

Gjergj Kastrioti Skanderbeg plu restas en la memoro de la popolo kiel nacia heroo. En la jaro 1968 la tiama komunisma reĝimo starigis en la samnoma placo grandan monumenton. Similaj monumentoj stariĝis ne nur en la albanaj teritorioj en Balkanio, sed ankaŭ ekster ĝi, en ĉiuj kontinentoj. Pli ol 1000 romanoj kaj biografioj estis verkitaj pri Kastrioti kaj ekzistas pluraj operoj pri li.

En 1929 la albana esperantisto Cuk Simoni verkis originale en Esperanto 15-ĉapitran romanon, kiu estis tradukita en la albanan kaj eldonita nur antaŭ dek jaroj.

Bardhyl Selimi

korespondanto de Monato en Albanio

[FORIGITA!: bildo]

Gjergj Kastrioti estis reĝo kaj ĉefkomandanto de la albana armeo.

[FORIGITA!: bildo]

Pli ol 1000 romanoj kaj biografioj estis verkitaj pri Skënderbej. Foto: BARDHYL SELIMI

[FORIGITA!: bildo]

Pluraj monumentoj stariĝis ne nur en la albanaj teritorioj en Balkanio. Foto: BARDHYL SELIMI

* 1. Arbëreshë, albana minoritato en Italio. Vd. https://eo.wikipedia.org/wiki/Arbereŝoj.