Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

LITOVIO

Drinkado kaptas la atenton

Litovio havas problemon koncerne alkoholaĵojn, konkludis la ministro pri sanprotektado Aurelijus Veryga. Laŭ li, la vera komsumkvanto estas 7 litroj jare, sed la litova Oficejo pri Statistiko kaj Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) prezentas iom pli malbonaŭgurajn ciferojn: respektive 13,2 kaj 18,2 litrojn.

Litovaj politikistoj al tiuj malfeliĉaj informoj reagis senhezite: la disponebleco de alkoholaĵo devas esti strikte limigita. Ja ĝi estigas multajn malĝojigajn konsekvencojn, kiel mortojn kaj memmortigojn. Pri tiuj sekvoj Litovio “avangardas” en Eŭropo.

Sportumi anstataŭ drinki

Ekonomikistoj konsentas pri tio, ke konsumado de alkoholaĵoj estas solvenda problemo, tamen ĝin oni devos bremsi ne nur per malpermesoj, sed ankaŭ per planado de vastaj rimedoj. “Certe, la ĉefa problemo estas la seniluziiĝintaj civitanoj, al kiuj mankas laboro kaj perspektivoj. Necesos paroli pri rimedoj, kiujn krom limigo de reklamoj kaj stratkafejoj kaj altigo de impostoj koncerne alkoholaĵojn, oni aplikos en sporto kaj distraj okupoj; oni investu monon en sporton, kulturon kaj bonstaton”, diris la ekonomikisto Nerijus Maciulis.

Leĝo pli severa

En la litova parlamento la longaj diskutoj pri drinkado finiĝis per novaj kaj pli striktaj leĝoj koncerne disponeblecon. Ekde januaro 2018 aĉeti alkoholaĵon rajtas nur personoj de 20 jaroj aŭ pli, kaj vendistoj povas kontroli pasporton aŭ identeckarton por konfirmi tiun aĝon. Vendejoj aŭ sekcioj en grandaj superbazaroj povas vendi drinkaĵojn nur en fiksitaj horaroj de lundo ĝis sabato, kaj en dimanĉo la vendotempo estas pli mallonga. Drinkemuloj plu povas senlime drinki en kafejoj kaj restoracioj, sed ne surstrate, kaj ankaŭ ne aĉeti botelojn. Ekde tiu ĉi jaro reklami alkoholaĵojn en ajna publika loko kaj en gazetoj estas malpermesite.

Reklamoj

Sed kion fari rilate al eksterlandaj gazetoj, kie tiaj reklamoj estas ofte vidataj? Tio starigis grandan problemon antaŭ la distribuantoj de tiaj periodaĵoj. Televido montras homojn, kiuj foliumas gazetojn enhavantajn reklamojn pri alkoholaĵoj, aŭ sur ilin surgluas noticojn dirantajn, ke tia reklamo en Litovio estas malpermesita. La prezidanto de Litovio Dalia Grybauskaitė reagis: “Miaopinie, la situacio estas hontinda; ĝi estas mezepoka kaj malprestiĝigas nin antaŭ la internacia publiko”. Laŭ ŝi, parlamentanoj devas rapide solvi tiun problemon korektante la leĝon rilate al konsumo de alkoholaĵoj.

Perspektivoj

Ŝatantoj de la novaj leĝoj esperas, ke ĉi-jare la vendoj de alkoholaĵoj malkreskos je 10 procentoj, sed litovoj demandas sin, ĉu la troa konsumo vere ĉesos. Ja litovoj nun pli ofte veturas por havigi al si drinkaĵojn en najbaraj landoj, kiel Latvio kaj Pollando. Tie la leĝo estas malpli strikta, la prezoj pli favoraj kaj krome, nigra merkato disponigas la varon.

last

korespondanto de Monato en Litovio