Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Hobio

NUMISMATIKO

Kolekti monerojn: fascina ŝatokupo (2)

Monerojn oni kolektas por investi monon, lerni ion pri historio kaj numismatiko aŭ simple pro hobia kolektemo. Jam en antaŭa artikolo (Monato 2017/11, p. 26) ni raportis pri la romia monero el la unua jarcento kun la alegorio de Via Traiana. Ĝi aĉeteblas jam kontraŭ 100 eŭroj.

Talero el arĝento

Dum la 15a jarcento en Tirolo (Aŭstrio) oni prefere pagis per oraj guldenoj. Pro la manko de oro oni pregis la tiel nomatajn guldenajn groŝojn el arĝento. La nomo “talero” por simila monero estiĝis poste. Ĝi venas de la urbo Sankt Joachimsthal, hodiaŭ Jáchymov en Ĉeĥio. Joaĥim-talero iĝis talero. Dolaro etimologie venas de talero. Bela talero el la 16a jarcento nun kostas inter 100 kaj 300 eŭrojn. La plej konata talero estas tiu de la imperiestrino Maria Theresia de Aŭstrio, kiu regis de 1740 ĝis 1780. Post ŝia morto oni plu pregis talerojn, sed daŭre kun la jarindiko 1780. Entute oni produktis 400 milionojn da moneroj.

Aktuale talero kostas 22 eŭrojn kaj entenas 28 gramojn da arĝento 833/1000. En Aŭstrio ĝi estis oficiala monero ĝis 1858. En kelkaj afrikaj regionoj ĝi estis uzata eĉ ĝis la mezo de la 20a jarcento, ĉar interalie la britoj pregis ĝin por la kolonioj. Pro la randa stampaĵo ĝi estas malfacile imitebla. La britoj nomis la moneron “fat lady” (dika sinjorino) pro la korpa larĝo de Maria Theresia.

Danĝeraj falsaĵoj

Pro la alta valoro ekzistas multaj falsaĵoj de oraj moneroj, ekzemple el volframo. Tiu metalo havas preskaŭ la saman denson kiel oro, sed alian magnetan econ. Nefakulo ne vidas diferencon inter la ora monero kaj orumita volframa kopio, se li ne havas bonan magneton por eltrovi la trompon. Unu gramo da oro kostas proksimume 40 eŭrojn, kaj unu gramo da volframo malpli ol 30 cendojn de eŭro.

Hodiaŭ cirkulas preskaŭ nur etvaloraj moneroj. Tio signifas, ke la metalvaloro estas malpli ol la nominala. La metalvaloro de du-eŭra monero estas nur ĉirkaŭ 5 eŭrocendoj plus pregokostoj. Denaroj, taleroj kaj guldenoj havas preskaŭ kompletan valoron.

Inflacio

Dum periodoj de lamanta ekonomio aŭ militoj la regantoj miksis ĉiam pli da malnobla metalo en la alojon, el kiu oni pregis la monerojn. Sekvis ĉiam alta inflacio, ekzemple dum la 3a kaj 4a jarcentoj en la romia imperio aŭ dum la 30-jara milito (1618 ĝis 1648). Ankaŭ en Germanio ekestis katastrofa inflacio en la jaro 1923. Tamen oni pregis 500-markajn monerojn el aluminio por laborigi la monerfaristojn, kvankam 500 markoj valoris multe malpli ol hodiaŭ unu cendo de eŭro.

Kvankam la prezo de unu unco da oro ne estas konstanta, oni povas investi parton de sia kapitalo en ormonerojn. En Aŭstrio oni ne devas pagi impostojn, se oni aĉetas ekzemple la unu-uncan moneron Philharmoniker el pura oro 999/1000. En novembro tiu ormonero kostis 1100 eŭrojn. Se oni redonas ĝin, oni perdas nur 2 ĝis 3 % de la aĉetprezo. La Eŭropa Centra Banko posedas nun pli ol dek mil tunojn da oro, kies valoro estas pli ol 300 miliardoj da eŭroj. Ankaŭ la unuopaj ŝtatoj de Eŭropa Unio, en kiuj validas eŭro, posedas milojn da tunoj. Tial eŭro estas grava kaj stabila monunuo.

En la jaro 1999 dek unu ŝtatoj eniris la Eŭropan Ekonomian kaj Valutan Unuiĝon: Belgio, Germanio, Finnlando, Francio, Irlando, Italio, Luksemburgo, Nederlando, Aŭstrio, Portugalio kaj Hispanio. Sekvis Grekio (2001), Slovenio (2007), Malto kaj Kipro (2008), Slovakio (2009), Estonio (2011), Latvio (2014) kaj Litovio (2015).

Renate kaj Walter Klag

korespondantoj de Monato en Vieno

[FORIGITA!: bildo]

Ordigado de moneroj. Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

Pregado de moneroj per martelo en la 16a jarcento, Tirolo, Aŭstrio. (El malnova libro)

[FORIGITA!: bildo]

Romia denaro kun alegorio Via Traiana, pregita komence de la dua jarcento post Kristo. Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

Maria Theresia-talero, repregaĵo. Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

Inflacia 500-marka monero el aluminio, Germana Regno, 1923. Foto: WALTER KLAG