Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Lingvo

SKRIBSISTEMOJ

Ĉina ideografio: ĉu kateno aŭ heredita trezoro?

En la 19a jarcento orienta Azio renkontis la civilizacion de Okcidento. La enorma povo de armilaro kaj kulturo imponis al la popoloj de Azio — kaj precipe al la intelektuloj de Ĉinio kaj Japanio. Ili estis ŝokitaj de la diferenco inter la okcidentaj literoj kaj siaj propraj ideografiaĵoj.

Ili malkovris, ke la okcidentanoj povas esprimi ĉion ajn per ĉirkaŭ tridek simboloj, dum la orientanoj devas memori kelkmil ideografiaĵojn (ĉinajn simbolojn) por esprimi siajn ideojn. Laŭ la intelektuloj, la orient-aziaj landoj ne povus atingi la nivelon de Okcidento, se oni ne forlasus ideografion. Ekde tiam ili serioze komencis pripensi la anstataŭigon de ideografiaĵoj per fonogramaj sistemoj aŭ almenaŭ limigon de la uzado de tiom da simboloj. Aliflanke ideografiaĵoj certe havas la avantaĝon, ke kompleksaj ideoj kaj konceptoj estas simple esprimeblaj per kelkaj simboloj, kaj oni povas facile, eĉ unuavide, kapti la signifon. Tamen oni tiam apenaŭ aprezis tion.

Bestaj ostoj

En 1872 Mori Arinori, la posta japana ministro pri klerigado, eĉ proponis la abolon de la japana lingvo kaj ties anstataŭigon per la angla: tiun ideon tamen oni ne konsideris serioze. En Ĉinio la verkisto kaj kritikisto Lu Xun (1881-1936) diris: “Se ĉinaj grafemoj ne pereos, Ĉinio pereos”. En Ĉinio jam antaŭ ĉirkaŭ 3600 jaroj en la baseno de Flava Rivero oni gravuris sur bestaj ostoj ideografiaĵojn kiel ilojn por aŭgurado. La ideografiaĵoj estis unue simplaj kaj simbolaj. Ekzemple , , , , montras kaj signifas respektive monton, riveron, homon, sunon kaj lunon. Poste tiaj simplaj eroj estis kunmetitaj, fariĝante pli kaj pli kompleksaj kaj multnombraj, kiel en la skriba ĉina.

Kun la fluo de tempo la nombro de la simboloj kreskis, kaj oni supozas, ke estis kreitaj ĉirkaŭ centmilo da ili. Tamen la nun plej granda vortaro en Japanio (kaj ankaŭ en Ĉinio) enhavas ĉirkaŭ 47 000 ĉinajn ideografiaĵojn. La ceteraj estas simboloj portempaj, malofte uzataj kaj poramuzaj. La foto 1 montras la variojn de . Ĉi tiu grafemo estas plej ofte uzata en Japanio en la ordinara familia nomo 斎藤, saitou.

Religio

Ekde ĉirkaŭ la dua jarcento la skriba ĉina komencis disvastiĝi al la ĉirkaŭaj popoloj en orienta Azio, kiuj ne havis sistemojn por skribi sian lingvon. Koreoj, vjetnamoj kaj japanoj enkondukis la skriban ĉinan kune kun filozofiaj kaj religiaj ideoj kiel konfuceanismo kaj budhismo kaj kun teknologio, kaj poste la oficialajn ŝtatajn dokumentojn nepris skribi tute en la ĉina lingvo. La skriba ĉina rolis en orienta Azio pli-malpli kiel la latina rolis en Eŭropo; kaj ĝi estis la signo de la klereco kaj la aŭtoritato de la privilegia klaso.

Japanio

En Koreio kaj Vjetnamio la ĉinaj ideografiaĵoj estis tute akceptitaj kun siaj originalaj formo kaj prononco, senrilate al la indiĝenaj vortoj, dum en Japanio la afero estis tre kompleksa. Unue la japanoj donis al siaj vortoj formon kaj prononcon. Ekzemple, al la indiĝena japana vorto jama, “monto”, ili donis pruntitan formon kaj pruntitan prononcon san. Principe, ĉiu simbolo el Ĉinio havas du prononcojn, sed la japanoj aldone donis plurajn prononcojn al multaj el ili. Nun la japanoj por la simbolo , “vivo”, ĉine sheng, uzas ses prononcojn, ŝou, sei, iki, hae, uma, nama, depende de la celata signifo.

Kanaoj

Due, ĉirkaŭ la 8a aŭ la 9a jarcento la japanoj kreis du sistemojn de fonetikaj signoj, nome rondajn kanaojn kaj strekajn kanaojn, simpligante aŭ uzante partojn de la ĉinaj ideografiaĵoj. Temas pri serioj de po 50 silabaj grafemoj, kiuj montras nenion alian ol prononcon: , , e; , , ni; , , ŭa; , , ŭo ktp. Tiuj kanaoj estis pli kaj pli uzataj mikse kun ĉinaj simboloj en literaturo kaj ordinara komunikado. Hodiaŭ rondaj kanaoj estas precipe uzataj por montri gramatikajn partikulojn kiel akuzativa sufikso, ekzemple 山を (“monto-n”). Aŭ oni uzas ilin por simple anstataŭigi kompleksajn ĉinajn simbolojn, ekzemple わに por (ŭani, “krokodilo”). Strekajn kanaojn oni uzas por skribi vortojn fremd-devenajn escepte de ĉinaj, ekzemple エスペラント (esuperanto, “Esperanto”).

Homonimoj

Kiel supre dirite, en la 19a jarcento, alfrontante la neceson pri modernigo kaj popularigo de klerigado, kaj precipe la altigo de la legoscio de la popolo, estiĝis movadoj proponantaj anstataŭigi ĉinajn ideografiaĵojn tute per kanaoj (rondaj aŭ strekaj) aŭ alfabetoj. Tamen la plej granda problemo kaj la plej forta kontraŭargumento estis, ke, ĉar en la japana lingvo troviĝas tre multaj homonimoj, oni ne povas facile diveni, kiun signifon montras iuj kanaoj en tekstoj. Puŝite de tiuj movadoj kaj voĉoj, la registaro kaj multaj eldonejoj de ĵurnaloj kaj libroj komencis limigi la uzadon de kompleksaj literoj kaj eviti arkaikajn esprimojn.

Fino de koloniismo

La dua granda ondo kontraŭ la ĉinaj simboloj venis, kiam finiĝis la dua mondmilito. Tiutempe la japanaj intelektuloj rigardis la militan malvenkon ankaŭ kiel malvenkon de la propra kulturo. Multaj atribuis la malvenkon al la malefikeco de la ideografiaĵoj. Vjetnamio kaj Koreio, eble kadre de simbolaj politikoj de sendependiĝo de koloniismo, oficiale forlasis la skriban ĉinan. En 1945 Vjetnamio publike adoptis la latinigon de sia skriba lingvo. Koreio en 1948 decidis uzi hangulon, alivorte sonskriban sistemon, kiu estis inventita en la 15a jarcento, sed ĝenerale neuzata. Do hodiaŭ nur ĉinoj kaj japanoj uzas ĉinajn simbolojn.

Listo

En 1972, kiam Japanio kaj Ĉinio restarigis diplomatiajn rilatojn, Maŭ Zedong, la tiel nomata granda gvidanto de Ĉinio, diris al la japana ĉefministro, Tanaka Kakuei, respondante al lia pardonpeto pri la invado, ke “Ĉinio historie ĝenis Japanion pro duobla altrudo de kompleksaj simboloj kaj feŭdisma konfuceanismo”. Tial kaj Ĉinio kaj Japanio limigis la utiligon de ĉinaj ideografiaĵoj, sed sendepende unu de la alia.

La japana registaro publikigis per dekreto la liston de komunuzaj ĉinaj simboloj. Laŭ la listo, la nunaj japanaj infanoj dum la 9-jara deviga lernado devas koni 2136 signojn. Paralele la registaro publike adoptis multajn simpligitajn simbolojn, kiuj estis kreataj dum longa tempo. Tian rimedon Ĉinio pli draste utiligis, dum Honkongo kaj Tajvano plu uzas ekzistantajn grafemojn senŝanĝe. Do nun en multaj okazoj ekzistas tri malsamaj formoj por unu ĉina karaktro. La ideografiaĵoj por “vasta” kaj “aero” estas , en Honkongo kaj Tajvano, , en Japanio kaj 广, en Ĉinio.

Programaro

Jam en la 1960aj jaroj la sorto de la ideograma civilizacio ŝajne estis decidita. Sed tuj poste la tutan situacion ekŝanĝis la komputilo, kvankam komence multaj lingvistoj pensis, ke komputiloj ne povos prilabori tiom grandan nombron da ĉinaj karaktroj. Tamen pro la rapidega kresko de prilabora kapablo, la adoptado de Unikodo kaj la progresanta karaktroprilabora programaro, komputiloj nun facile manipulas tekstojn kun multaj malfacilaj ĉinaj simboloj. Krome, ili helpas la popolon skribi malfacilajn karaktrojn. La grafemo de la foto 2 (, ucu), signifanta “densecon, melankolion”, estas la plej kompleksa en la komunuza listo de 2136 simboloj. Multaj japanoj povas legi tiun literon, sed ne povas mane ĝin skribi. Sed, nur tajpante ucu en la komputilo, ili vokas kelkajn dekojn da kandidataj simboloj, elektas la deziratan kaj uzas ĝin.

Cerbaj funkcioj

Danke al la evoluo de informadiko, kiu liberigis de granda ŝarĝo la japanojn, ili jam ne plu bezonas esti ĉagrenataj de la malefikeco de ĉinaj grafemoj. Japanlingva teksto povas videbligi sian tutan konstruon, ĉar ĝi konsistas el ĉinaj simboloj, kiuj montras la ĉefajn signifojn, kaj rondaj kanaoj, kiuj montras la gramatikajn rilatojn inter la signifoj. Plie, ĉar la cerba kapacito de homoj estas preskaŭ senlima, la memorigo de nur kelkmil simboloj neniom malhelpas la cerbajn funkciojn en aliaj kampoj.

Ŝovinistoj

Notindas, ke, ĉar la ĉina ideografio jam profunde enradikiĝis kaj fariĝis nedisigebla parto de la japana kulturo, eĉ ĉinfobiaj ŝovinistoj ne postulas la forĵeton de ĉinaj signoj. Ili male mokas koreojn pro tio, ke ili abolis la ĉinajn karaktrojn kune kun sia historio kaj tradicio.

En Ĉinio la nuna situacio ŝajne estas paralela. Fine de la dua mondmilito, onidire, Ĉinio povus aboli ideografiaĵojn ene de 50 jaroj. Sed tiu revolucio (1966-1976), kiu frakasis la tradician kulturon, neniel tuŝis la ekzistantajn grafemojn. Pro la lastatempa ĉina evoluo de ekonomio kaj ŝtatpovo la ĉinoj havas memfidon ankaŭ pri sia kulturo. Post ĉio, kaj en Ĉinio kaj en Japanio troa minuskomplekso aspektas ŝanĝiĝi al troa supereco.

Isikawa Takasi

korespondanto de Monato en Japanio

[FORIGITA!: bildo]

Foto 1: Varioj de .

[FORIGITA!: bildo]

Foto 2: La plej kompleksa litero en la listo de komunuzaj literoj.