Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

OPINIO

Titanic: ĉu akcidento aŭ konspiro?

En sia artikolo Ŝippereo ne nur hazarda (Monato 2017/11. p. 15), Juan Carlos Montero Medina prave raportas pri la brulo en Titanic, sed lia informo-fonto estas ŝtate subvenciata televidkanalo de la lando, kiu dum jarcento havis ion por kaŝi. Mi mem spektis la programeron kaj opinias ĝin propagando.

Brulo ne estingita

Estis normale, ke karbo en grandegaj vaporŝipoj spontanee bruliĝas. Kio ne estis normala, estis tio, ke oni ne estingis la brulon antaŭ ol ekvojaĝi. Iuj ŝiplaboristoj rifuzis kunvojaĝi; oni jam sciis, ke io malĝustas.

Nitoj malbone fiksitaj

Se Titanic estus rekte koliziinta kun glacimonto, ĝi ne estus subakviĝinta. Anstataŭe ĝi svingiĝus en stranga maniero, tiel ke la flanko skrapiĝus kontraŭ la glacio. Eĉ tiel la ŝipo ne devus esti subakviĝinta. Tamen en tiu parto de la ekstero iuj el la nitoj estis malbone alfiksitaj. Pro tio la paneloj apartiĝis kaj amase enlasis la akvon.

Ĝemelŝipo

Kiam plonĝistoj trovis la vrakon ili fotis la nomon “Titanic” sur flanko de la ŝipo. Ordinare la nomo estus engravurita, sed la literoj fakte estis alfiksitaj poste, kaj iuj el ili jam estis forfalintaj por malkaŝi iujn el la gravuritaj literoj de la nomo de la iomete pli aĝa ĝemelŝipo Olympic.

Ĉu akcidentoj aŭ sabotado?

Estis onidiro inter la laboristoj, ke Olympic estas malbenita, kaj post la lanĉo ĝi suferis tri misterajn akcidentojn. Malgraŭ la kutimo ŝanĝi la ŝipestron post unu akcidento, sendepende de tio, ĉu li kulpis aŭ ne, kapitano Smith restis ŝipestro. Evidente la ŝipkompanio konkludis, ke tiuj “akcidentoj” estis sabotado.

Alterna riparado

La tria “akcidento” estis kripliga. Brita fregato kun ramo ĉe la antaŭo eniris plenrapide la flankon de Olympic, kaŭzante strukturan damaĝon. La ŝipo lamis reen al la konstruejo por riparado, sed tie estis nur unu seka doko sufiĉe granda, kaj ĝin okupis Titanic. Anstataŭ laŭeble plej rapide surmarigi unu el ili por perlabori monon, oni konstante interŝanĝis la du ŝipojn, dum laboristoj rimarkis, ke Titanic aspektas pli kaj pli kiel Olympic. Tial estas imageble, ke la riparata parto de Olympic estis ĝuste la parto kiu skrapiĝis kontraŭ la glacimonto, kaj apartiĝis pro malbonaj nitoj.

Konata truko

La enketo pri la “akcidento” de Olympic kulpigis kapitanon Smith, tiel ke la kompanio ne povis ricevi asekurmonon. La truko interŝanĝi ŝipojn estis en tiuj rondoj jam konata ...

Ĉu ankaŭ embusko?

Iuj interesitoj pri la afero rimarkis, ke inter la mortintoj estis la ĉefaj kontraŭuloj de la starigo de usona centra banko, t.n. “Fed”, kaj ke ili estis speciale invititaj partopreni en la inaŭgura vojaĝo. Unu el la ĉefaj iniciatintoj de “Fed” estis J.P. Morgan, kiu posedis la ŝipkompanion kaj la ŝipkonstruejon. Li lastmomente nuligis sian propran vojaĝon per Titanic. Iuj sugestis, antaŭ la eltrovo de la vrako, ke eble tio estis la motivo malantaŭ la subakvigo de Titanic. Mi mem venis al la konkludo, ke Morgan starigis la aferon por gajni la asekurmonon, sed ankaŭ aranĝis saboton de la savmisio.

La vivo imitas arton

La kovrilpaĝoj de la brita gazetaro amase informis pri la morto de la plej fama persono en la vojaĝo de Titanic, la ĵurnalisto W.T. Stead. Intertempe, iuj miris pri la simileco de tiu “akcidento” kun lia rakonto pri akcidento de ŝipego, kiu trafis glacimonton. Lia celo estis atentigi pri nesufiĉo de savboatoj sur tiaj ŝipegoj. Ĉu Stead havis eksterordinaran profetan kapablon? Mi opinias, ke ne estis ĝuste tiel; la plano subakvigi Titanic tutsimple imitis tiun rakonton.

“Nova ĵurnalismo”

Tiutempe Stead estis famega. Li inventis la “novan ĵurnalismon”, kiu uzis simplan lingvaĵon kaj enketadis eĉ pri skandaloj de la superaj klasoj. Li anticipis la kaŭzon de la unua mondmilito, kaj faris misteran vojaĝon al Rusio, kie li, verŝajne senprecedence por ĵurnalisto, renkontis la caron, por klarigi pri la danĝero al la paco de alianciĝo kun Francio. Li eĉ verkis artikolon Paco kaj Milito ĉe la skribotablo de Tolstoj, ĉe kiu tiu verkis sian romanon Milito kaj Paco. Li pli frue gvidis la komitaton Ĉesigu la Militon!, kaj riproĉis sian (ŝajn)amikon Cecil Rhodes pro lia provo en 1895 lanĉi la duan buran militon, dirante al li vid-al-vide, ke pro tio li devus esti sendita al malliberejo.

Pli da konspiroj

Sed kial Olympic estis atakita de brita fregato? La imperiestro Vilhelmo informis la britan registaron, ke J. P. Morgan provas gajni mondan monopolon pri komerca ŝipado, kaj ke tio prezentas minacon al la monda paco. La reago de la britoj ŝajnis enigma al la imperiestro. Sekvis komerca milito inter Cunard, subtenata de la brita registaro, kaj White Star Line, kiun aĉetis Morgan. La atako al Olympic, kiun posedis White Star Line, ŝajnas al mi parto de tiu rivaleco. Sed iuj en la brita registaro ŝajne koaliciis kun J.P. Morgan, kiu la jaron post la subakviĝo de Titanic starigis “Fed”-on.

Pli klarvida ol Zamenhof

Du jarojn post kiam Stead aŭguris la tragedion de Titanic komenciĝis la unua mondmilito. Germanio efektivigis la planon de Schliefen pli-malpli tiel, kiel antaŭvidis Stead. Zamenhof ne komprenis la kaŭzon de tiu milito, sed lia kolego W. T. Stead, la unua esperantisto kaj la ĉefa propagandisto de Esperanto en Britio en la frua periodo, kiu estis la precipa motoro malantaŭ la fondo de la londona Esperanto-klubo, kiu gastigis la kunvenojn en sia oficeja konstruaĵo, ja povus ĉion rakonti al li pri la afero ...

Oni ne dependu de ŝtataj propagandiloj por malkaŝi la veron. Malgraŭ monumento memore al Stead, surborde de Tamizo, apud monumento memore al la militviktimoj, la nomo de Stead intertempe forviŝiĝis el la nacia historio, kaj, mi devas diri, eĉ el la historio de Esperanto.

Ian Fantom

Britio