Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

FESTOTAGOJ

Omaĝe al la abeloj

La 20an de decembro 2017 Unuiĝintaj Nacioj (UN) unuanime aprobis rezolucion pri la popularigo de abelbredado, kaj deklaris la 20an de majo Monda Tago de la Abelo.

Per tio UN volas altigi la konscion pri la graveco de tiuj insektoj (kaj aliaj polenantoj), ĉar ili estas neanstataŭigeblaj en la ekosistemo. Abeloj polenas florojn kaj arbojn, kolektas nektaron por fari mielon, propolison, apitoksinon* ktp.

La rezolucion, kiun proponis Slovenio, subtenis 155 ŝtatoj inkluzive de Usono, Kanado, Rusio, Barato, Brazilo, Argentino, Aŭstralio kaj ĉiuj ŝtatoj de Eŭropa Unio (EU). La unuaj oficialaj solenaĵoj okazos en 2018.

Naskiĝtago

La elektita tago, la 20a de majo, estas la naskiĝtago de la slovena abelbredisto Anton Janša [janŝa] (1734-1773), pioniro de la moderna abelbredado kaj eminenta instruisto pri tiu profesio. Li populariĝis per tiutemaj prelegoj.

Janša verkis en la germana du brilajn librojn: Abhandlung vom Schwärmen der Bienen (Traktaĵo pri la svarmado de abeloj), eldonita en 1791, kaj Vollständige Lehre von der Bienenzucht (Plena gvidlibro pri abelbredado), kiu estis publikigita en 1775. Lian eksterordinaran gravecon konfirmas ankaŭ la fakto, ke la imperiestrino Maria Tereza la 1a de Aŭstrio (1717-1780) post lia forpaso eldonis dekreton, kiu devigis ĉiujn instruistojn pri abelbredado uzi liajn librojn.

La plej grandaj produktantoj de mielo estas Ĉinio, Turkio, Argentino, Ukrainio, Rusio, kaj el la eŭropaj landoj Rumanio, Hispanio, Hungario, Germanio kaj Italio.

Julius Hauser

korespondanto de Monato en Slovakio

* 1. apitoksino: abelveneno.