Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

HISTORIO

Jubileo de Litovio

La 16an de februaro 1918 la Konsilio de Litovio subskribis la Deklaron pri Sendependeco de Litovio. Bedaŭrinde ĝis nun neniu sciis pri la originalo de la protokolo. Do kia estus la jubilea festo sen certeco pri la ekzisto de originala dokumento koncerne la ŝtatan sendependecon?

Germanio

Kiel Monato jam raportis (Monato 2017/06, p. 12) la litova profesoro Liudas Mažylis en diplomatia arkivo en Berlino trovis la gravan historian dokumenton, pri kies ekzisto litovoj sciis nenion. Antaŭ la jubilea datreveno ĝi prezentiĝis en la sama domo de Vilnius kaj en la sama salono, kie ĝi estis subskribita antaŭ cent jaroj.

Litovio kaj Germanio pasintjare subskribis interkonsenton — kun ĉiujara renovigo, kaj validtempo de maksimume kvin jaroj — pri transdono de la dokumento al Litovio.

Ekspozicio

“Hodiaŭ ni fieras, ke ni povas danki al la litova profesoro Mažylis, kiu trovis la akton, kaj al nia amika lando Germanio, kiu konservis la dokumenton kaj okaze de nia centjariĝo ebligis al ni vidi ĝin propraokule”, dum la malfermo de ekspozicio diris la prezidanto de Litovio Dalia Grybauskaitė. Akompanis ŝin en la inaŭguro la trovinto de la dokumento kaj la eks-prezidanto de la litova parlamento Seimas [sejmas] profesoro Vytautas Landsbergis.

last

korespondanto de Monato en Litovio

[FORIGITA!: bildo]

Historia dokumento trovita en Germanio atestas pri la 100a datreveno de Litovio. Foto: LAST