Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

KUBO

Zika forigas cerb-tumorojn ĉe adoltoj

Ene de nur 24 horoj la viruso Zika (Monato 2016/10, p. 17) sukcesis duonigi la tumoran ĉelaron en la cerbo de pacientoj submetitaj al aparta provo.

Brazilaj sciencistoj pruvis lastatempe la efikecon de la viruso Zika — konata ankaŭ kun la nomo ZIKV — por kontraŭbatali la tumorajn ĉelojn situantajn en plenkreskulaj cerboj. Fakuloj el la ŝtata universitato de Kampino (portugale: Campinas) intence infektis per la viruso ĉelojn trafitajn de glioblastomo. Temas pri maligna, rapide pliiĝanta tumoro de la centra nerva sistemo. Oni rimarkis, ke unu tagon post la injektado Zika estis jam foriginta 50 % de la tumoraj ĉeloj. Tiu procezo ripetiĝis dum la sekvantaj horoj, kaj, plej notinde, la sanaj ĉeloj tute ne estis damaĝitaj de la virusa agado. Ĝi intervenis nur je la tumoraj ĉeloj, sen ia ajn malfavora sekvo por la sanaj.

Vakcino

La principo konstatita, laŭ kiu la viruso Zika estas detruema al la cerba ĉelaro de ĵusnaskitoj, sed ne je tiu de adoltoj, gvidis tiun ĉi testadon. “Zika ja respektas la normalan, sanan ĉelaron de plenkreskaj personoj, forigante nur la ĉelojn frapitajn de tumoro: tiumaniere ĝia apliko povas iĝi kuracado pli specifa kaj trafa ol kemiterapio mem”, klarigis la sciencistino Estela de Oliveira Lima. La esploristoj malkovris, ke, kiam okazas kontakto inter Zika kaj tumoraj ĉeloj, konsiderinde kreskas la kvanto de digoksino, substanco jam pasintece uzata dum la traktado de kelkaj koraj malsanoj kaj ŝajne respondeca ankaŭ pri tumora elimino.

La posta paŝo devos esti plia testado ĉe bestoj kaj, fine, ĉe homoj. Se la favoraj rezultoj konfirmiĝos, oni povos tiel saluti novspecan traktadon kontraŭ glioblastomo — kaj eĉ apartan vakcinon eblos pretigi.

Juan Carlos Montero Medina

korespondanto de Monato en Kubo