Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Koŝmaro de kontraŭatako

Informplena kaj pensiga estas la opinio de Xavi Alcalde (Monato 2018/03, p. 9-10). Ni pagas imposton kaj tenas armeon kaj policon, por ke ili protektu nin. Se ni mem devas protekti nin per pafiloj, kiel utilas polico kaj eĉ ŝtatoj? Verŝajne multaj usonanoj, kies prapatroj forprenis teron de la indiĝenoj per pafiloj, estas ankoraŭ obsedataj de koŝmaro de kontraŭatako kaj memdefendo.

Isikawa Takasi

Japanio