Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Libroj

Nur manĝate la pudingo gustiĝas

La dua verko el la serio Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto konsistas el tri volumoj: BK-II-1. Ĝenerala Parto de Vortaro Oficiala; BK-II-2. Vortaro Oficiala A-K; BK-II-3. Vortaro Oficiala L-Z. La unuan volumon, kiu vaste klarigas ĉiujn partojn kaj ankaŭ, de tempo al tempo, ne ĉiam malprave, kritikas agojn de la Akademio, mi ne priparolos en tiu ĉi teksto, ĉar ĝi bezonus tro da spaco, kiun mi preferas uzi por prezenti la du aliajn volumojn. La teksto de la unua volumo spegulas la profesion de la kompilinto — klare li estas juristo. Pro la kameleoneco de retaj dosieroj mi aldonas, ke la recenzitaj dosieroj datiĝas de aprilo 2017. Verŝajne, pli freŝaj jam haveblas.

Oficiala oficialeco

Ne estas facile trovi taŭgan titolon, se vi volas eldoni vortaron unulingvan esperantan, ĉar jam ekzistas Universala Vortaro, Plena Vortaro (Ilustrita kaj ne, Nova Ilustrita), Akademia Vortaro ... La “oficiala” en la titolo klare nur indikas, ke la vortaro liveras ĉiujn oficialajn esperantajn vortojn. Ankaŭ la eldonejo Esperanto-Akademio ne rilatas al la Akademio, sed al berlina entrepreno, sub gvido de Bernardo Pabst.

Laŭ la enkonduko, la ĉefa celo de la vortaro estas prezenti kompletan, precizan kaj fidindan inventaron de la “Vortaro Oficiala”. La nocio “Vortaro Oficiala” aperas en la antaŭparolo de la Fundamento (alineo 7). La prezentita verko, tamen, estas pli ol nura inventaro, kiel detala traktado de unu el la artikoloj montros:

Ni esploru la radikon “adres’” kaj ĝiajn derivaĵojn; kaj ni legas, same kiel mi klarigis jam en antaŭa recenzo, pri la Historia Vortaro:

La radiko “adres’” devus aperi en UV, ĉar ĝi troviĝas ie en la Fundamento, sed ĝi mankas en UV; ĝi aperas en paragrafo 42 de la Ekzercaro, sed ĝi kaj ĝiaj tradukoj mankas en ties akompana vortlisto. La radiko “adres’” aperas en la Unua Oficiala Aldono de la Akademio (pli precize: de la Lingva Komitato (1909), kun asterisko, kiu indikas, ke ĝi estas trovebla en la konkordanco de Wackrill, Zamenhofaj vortoj (1908), kune kun la kvinlingva traduko. La ortografio de la rusa vorto ŝanĝiĝis en 1918. Kiel “adres/o (1)” ĝi aperas denove en la Oka Oficiala Aldono (1974), kie ĝi estas deklarita “fundamenta vorto”. La Oka Oficiala Aldono do konfirmas, ke ĝi apartenas al la Fundamento laŭ stato jam de 1905. La (1) malantaŭ “adres/o” en la Oka Aldono signifas, ke ĝi jam aperis en Oficiala Aldono 1, kie ĝi oficialiĝis. Ĝi fontas el la Unua Libro de 1887 kaj la Rusa-Esperanta Vortaro de Zamenhof (1889). En Wackrill estas citita klariga frazparto, prenita el la Fundamenta Krestomatio (1903), p. 227, linio 29.

Oficiala vorto estas plie “adresita”, kiu aperas en la Fundamenta Ekzercaro en paragrafo 42, la 8a frazo, kiu estas citita. Aliaj vortoj, traktitaj en la Historia Vortaro, ne estas cititaj ĉi tie, ĉar ili ne estas t.n. oficialaj vortoj. Mi skribis: “frazparto” (ĉe Wackrill), ĉar ĝi ja estas nur parto de la frazo en la krestomatio! (En la 15a eldono ĝi troviĝas en p. 215, Korespondado Komerca de L. de Beaufront, la dua linio.)

Amikeca konfronto

Se vi legis la recenzon pri la Historia Vortaro (Monato 2018/05, p. 22-24), vi demandos vin: kial necesa? kie estas la diferenco? Nu, temas pri du tute malsamaj aferoj! La Historia Vortaro esploras nian prehistorion, la tempon, kiam la lingvo ankoraŭ ne ricevis sian definitivan formon, do ĝis 1905. Tiu ĉi verko pritraktas nian postbulonjan vivon. Sed ni foliumu la Historian Vortaron:

La radiko “adres/” aperis unuafoje en 1887, kiel “adresito”; “adresi” troviĝas ĉe Zamenhof, en la Dua Libro en p. 30, kaj en la Rusa-Esperanta Vortaro, p. 3, maldekstra kolumno; “adreso” en la Unua Libro, en p. 32, dorse de la blanketoj (la promesfolietoj pri lernado, kondiĉe ke ...); “adresaro” estas trovebla ĉe Zamenhof en Aldono al la Dua Libro, en p. 13 kaj en la Adresaro de 1889, kiel titolo, kaj kun komenca majusklo (ĉi tie indikita per la duobla tildo antaŭ la finaĵo o), kaj la titolo estas citita; “adresito” aperas en la Unua Libro de Zamenhof en p. 20.

La Historia Vortaro listas ĉiujn vortojn (ĝis 1905 ja nenia “oficialeco”!); ne nur la oficialajn. En la Vortaro Oficiala, principe, aperas la nacilingvaj tradukoj ... aŭ alia sencoindiko. Derivaĵoj, kiuj ne oficialiĝis, ne troviĝas en ĝi.

Kaj kio pri la Akademia Vortaro? Unue, la Akademia Vortaro estas datumbazo, kaj oni do serĉas en ĝi difinitan artikolon. Se ni serĉas “adres/”, tiam venos la sekvanta respondo:

Normale ĉe alklako de la “elemento” oni ricevas bildon de la Universala Vortaro, sed “adres’” ja ne troviĝas en ĝi! Sed oni ricevas bildon de la paĝo el la Fundamento, kie “adreso” aperas, nome en la paragrafo 42, kaj la vorto aperas eĉ ruĝigita. Se vi havas normalajn okulojn, vi tuj konstatos, ke la Akademia Vortaro liveras multe malpli ol la Vortaro Oficiala. La Vortaro Oficiala liveras ĉion, kio estas liverebla, ankaŭ ĉiujn survojajn paŝojn, ortografiajn erarojn, malnovajn ortografiojn (oni ne rajtas ŝanĝi ion ajn en la Fundamento!), akademiajn korektojn apud la originalaj formoj ... kaj ne nur la rezulton. Atentu! Mi trovas la Akademian Vortaron tre bona ĉiutaga konsultilo/konsultejo. La indiko de la oftecokategorio estas ofte pridiskutata.

Nudigo de hibrida Meduzo

La Vortaro Oficiala montras al ni la materialon en ĝia tuteco, kaj do la hibridan Meduzon kun la kvin kapoj ... kun aldonaj rezervokapoj (foje difinon, foje hispanan, katalunan ktp ... Mankas nur la difinoj kvinlingvaj kaj tiuj de Kabe kaj Verax). Mi tre bedaŭras, ke la Akademio ne sekvis Zamenhof kaj ne sisteme liveris kvinlingvan tradukon. Nu? Mi ofte predikis, ke inter lingvoj, eĉ nuraj du, ne eblas trovi vere parojn kun identaj sencoj ... do, kio pri kvin? Intertempe mi lernis, ke ĉiuj homoj parolas tre malprecize, kaj ke estas danke al tiu malprecizeco ... ke ni tiom bone komprenas unu la alian. La senco de la esperantaj vortoj estas, praktike kaj ne ĉiam sendiskute aŭ sendispute, difinita de la popolo. La popolo decidas, ke, malgraŭ la fundamenta malpermeso, “gruoj” ne nur flugas, sed ankaŭ firme staras sur tero kaj malŝargas ŝipojn. Eble tial Zamenhof dekretis: “Popolo diras, Dio diras.” La ŝajna solvo pere de difinoj ... kondukus nin al oficiala Plenplena Vortaro. Kiom da sencoj necesas difini por “adreso”? Tri en PIV, kaj tio estas escepte malmulte! Eĉ kato havas fakte du, kaj inter tiuj, tamen, ne estas la senco “kavaliero”, kiun minimume du el la kvin nacilingvaj katoj havas! Por kovri “tempo”-n PIV bezonas eĉ dek difinojn.

Esplorado de leopardeco

Ni ne atendas tiom da makuletoj, kiom oni trovas sur leopardo, sed tute egalbrilkolora la verko, verŝajne, tamen ne estas? Nepre makuletoj estas, sed, laŭ mi, precipe en la aŭtoraj aldonoj, aŭtoraj rimarkoj. Tiel li rimarkigas ĉe “pliko”: “Plica polonica” estas la latina historia nomo de feltiĝintaj (kap- aŭ barbo-)haroj (aŭ kolharoj de la ĉevaloj ktp), per kombado ne plu disigeblaj. Laŭ mia kuracisto, kaj laŭ la Medicina Vortaro, kiun mi konsultis, pliko ankoraŭ (en evolulandoj, ekzemple) ekzistas, kaj estas “pedikplena aglutiniĝinta stinka hartubero”! Ĉu Bernardo timas stinkajn vortojn? Li, tamen, enmetis ĉiujn vortojn el la naŭa Akademia Aldono! Pliko estis priskribita de kuracisto en 1858, en Pollando, kaj ludis grandan rolon en la pola folkloro. Ĝi ankaŭ ludas rolon en unu el la fabeloj de la fratoj Grimm, kie ĝi alportas riĉecon al fraŭlino, kiu dum unu jaro ne kombis sin kaj trovis ĉe la fino de la jaro orajn monerojn ... en sia pliko.

Sed pli ĝenas min la nevideblaj makul(et)oj. Ĉe “pudingo” (pardonu! ĉiam mia pudingo!) li notas, ke la vorto fakte, laŭ la nacia lingvo, indikas tre malsamajn manĝojn, kaj mencias miajn artikolojn pri ĝi. Sed neniu indiko troviĝas ĉe “lampo” kaj “piloto”, sed tiuj nocioj tute ŝanĝiĝis inter 1905 kaj nun! En multaj lingvoj la vorto “piloto” tute ne plu estas uzata por ŝippiloto; ili enkondukis alian vorton kaj uzas la vorton “piloto” nun nur por aviadilpiloto, do por la speco, kiu estis tre malofta en la zamenhofa tempo. “Lampo” tiam funkciis per oleo. Nun oni ĉiam pensas nur pri elektra lampo. Mi bedaŭras, ke li ne mencias, ke la tri neslavaj tradukoj de “miogalo” estas komplete eraraj pro manko de slavoj ĉe la korektado. La germana korektanto eĉ sukcesis transplanti tute eraran tradukon sur antaŭe ĝustan vorton! Arkaika vorto “kamloto”, unu el tiuj danĝeraj vortoj, same kiel la “pudingo”, ĉe kiu la nacilingvoj harmonias ... sed, fakte, tute falsamikas, bedaŭrinde, ankaŭ ne ricevis klarigan rimarkon. Arkaika, nepre, estas “kamloto”, kvankam ĝi estis sufiĉe ofte uzata en mia juneco, en la senco de malvaloraĵo, ne specife la ŝtofo, kiu eĉ tiam, verŝajne, ne plu fabrikiĝis. Etaj makuletoj — sed ili, tamen, ĝenas min — estas, ke iujn rusajn vortojn en malnova ortografio akompanas la moderna, sed aliajn, same bagatelajn, ne.

Petro, piedoj surteren!

Aĥ, pliko, miogalo, kamloto ... centmiloj da esperantistoj vivis longe kaj mortis trankvile, neniam renkontante unu el tiuj vortoj! Tute prave! La lingvo funkcias, oni komprenas unu la alian, kaj esperantaj konversacioj kaŭzas malpli da miskomprenoj ol etnaj lingvoj. Sed tio ne pravigas la mankojn.

Rekomendo

Ĉiu grupo en siaj kunvenoj devus disponi pri minimume unu ekzemplero, por solvi disputojn pri ŝalo aŭ koltuko ... aŭ pri iu ajn oficiala vorto. Plie, kiel mia titolo sugestis, per uzado oni lernas ĝin aprezi.

Petro Desmet’

Bernhard Pabst: Vortaro Oficiala de Esperanto. Eld. Esperanto-Akademio, Berlino, 2017, 122 + 260 + 240 paĝoj. Senpage elŝutebla de https://esperanto-akademio.wikispaces.com/eniro