Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Aktuale

Gerrit Berveling demisiis

Antaŭ kelkaj monatoj trafis Gerrit Berveling, nian redaktoron de la rubriko Spirita vivo, du cerbinfarktoj. Ekde tiam li apenaŭ plu povas legi kaj skribi, krom malrapide kaj necerte. Pro tio li preferis demisii kiel redaktoro.

Berveling estis unu el la 17 redaktoroj, kiuj transprenis en 1992 la stafeton de Stefan Maul, la tiama ĉefredaktoro. Li do dum 26 jaroj tre kompetente gvidis sian rubrikon. Flandra Esperanto-Ligo, la eldonanto de Monato, tre sincere dankas lin pro la laboro farita, certe ankaŭ nome de ĉiuj legantoj kaj kunlaborantoj.

Korespondantoj povas plu sendi siajn kontribuojn al spirita vivo@monato.net, kie provizore la redakcia sekretario okupiĝos pri la alvenintaj manuskriptoj.

pp