Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

RADIADO

Kion japanoj lernis el la katastrofo?

Jam sep jaroj pasis post la nuklea katastrofo en la fukuŝima nuklea centralo tuj post la granda cunamo en 2011. Ankoraŭ ĉirkaŭ 50 000 rifuĝintoj troviĝas en kaj ekster la fukuŝima gubernio. Diversaj subvencioj, helpoj kaj kompensoj el la ŝtato, municipoj kaj Tokia Elektro-Kompanio (TEPCO) por la rifuĝintoj estos sinsekve finitaj. Ekzemple, ili devus forlasi provizorajn domojn, repagi alpruntitan monon, kies repago estis prokrastita. TEPCO deklaris, ke ĝi ĉesos pagi kompensojn por la individuaj rifuĝintoj kaj agrokulturistoj, komercistoj kaj industriistoj, kiuj perdis enspezon pro senlaboreco aŭ reduktiĝo de komerco kaj havis spiritan damaĝon.

Malfacila purigado

Dume, esploroj kaj preparadoj por malkonstruado de la tri damaĝitaj reaktoroj ne progresis. Nur partojn de la fandiĝantaj brulaĵoj disrompitaj en la interno de la reaktoroj oni povis spekti per telegvidataj fotiloj. La fotoj montras plenan fandiĝon de reaktorkernoj, kaj ili sugestas, ke la tuto de la disrompitaj brulaĵoj en la reaktoroj trarompis la reaktor-premujojn kaj atingis la fundon de la sekurigaj ujoj.

La registaro kaj TEPCO intencas komenci elprenadon de la disrompitaj brulaĵoj en 2021. Tamen, fakuloj pensas, ke la elprenado estos tre malfacila tasko, se oni ĝin komparas kun tiu de la nuklea akcidento de Three Mile Island en Usono, okazinta en marto 1979. Tie la disrompitaj brulaĵoj restis en la premujo, kiun oni povis plenigi per akvo, kaj poste eblis disrompi kaj elpreni brulaĵojn, evitante disvastiĝon de radioaktiveco, kaj kontraŭ ĝi protektante la laboristojn.

Buĝeto ege nesufiĉa

La malo okazis en Fukuŝimo, kie premujoj estis rompitaj kaj oni ne povos uzi akvon. Do, oni devos manipuli brulaĵojn en la aero, kio kelkoble endanĝerigos la laboristojn. La teknikistoj paralele devos prove fari ekipaĵojn por la elprenado kaj malkonstruado de la reaktoroj. Tiu ĉi projekto nepre superos la planitan buĝeton kaj la tempon de 30-40 jaroj, kiujn la registaro antaŭvidis. Lastan jaron la registaro duobligis la antaŭkalkulitan koston je 21,5 duilionoj da enoj (163,6 miliardoj da eŭroj). Tiu kosto inkluzivas malmuntadon, purigon de akvo kaj tero kaj kompenson. Iu esplora instituto, tamen, taksas, ke la kosto estos trioblo de tiu kalkulita de la registaro.

Emo al alternativa energio

Evidente la popolo multe lernis pro la paneo de elektro kaj ŝparo de energio. Ili jam sciis, ke ili povas vivi sen nuklea energio, kiu estas tro multekosta kaj danĝera. Do, estas tute nature kaj racie, ke multaj civitanoj kune planas konstrui siajn centralojn de ventenergio aŭ sunenergio uzante sistemon de elektroaĉetado je fiksitaj prezoj. En 2016 elektroproduktado per sunradioj atingis 37 gigavatojn kaj superis la kvanton en Germanio. Loĝantoj de diversaj lokoj provas apliki al la problemo de energio la ideon “loke produkti, loke konsumi”, kiu estis origine proponata en la kampo de nutraĵo.

Nova energio, novaj obstakloj

Lastatempe aperis granda muro, kiu malhelpas la konstruon de grandskalaj centraloj de renovigebla energio, ĉar la elektrokompanioj, kiuj monopole posedas elektroretojn rifuzas konektadon de transportlineo por elektro produktita de sun- aŭ vent-energio al siaj retoj. Laŭ la elektrokompanioj la retoj estas plenaj kaj ne troviĝas asigneblaj partoj por elektro de renovigebla energio. Tiun ĉi aserton pridubis iu studanto de energi-ekonomiko kaj kontrolis la proporcion de aktuala uzado el la tuta kapacito. La mirinda fakto estas, ke averaĝe nur 20 % de la trunklineoj de la retoj de TEPCO kaj aliaj 9 elektrokompanioj estis uzataj de septembro 2016 ĝis aŭgusto 2017. La restantaj 80 % estas, laŭ la kompanioj, rezervitaj por plena servado de ekzistantaj centraloj inkluzive de haltigitaj atomcentraloj post la akcidento. Jam delonge estis proponate, ke oni apartigu la transportadon de la produktado de elektro, sed tio ankoraŭ ne realiĝis, ĉefe pro la rezistado de elektrokompanioj kaj politikistoj.

Post la katastrofo ĉiuj reaktoroj en Japanio ĉesis funkcii. Tamen, la registaro, kiu sin tenadas je la celo, ke la proporcio de elektro el atomcentraloj estu 20-22 % en 2030, severiginte la normojn pri sekureco, daŭre aprobis la refunkciigon de la reaktoroj, kiuj respektas la normojn. Jam 6 reaktoroj en 4 centraloj funkcias, malgraŭ la kontraŭa opinio de la plimulto el la popolo.

Isikawa Takasi

korespondanto de Monato en Japanio

[FORIGITA!: bildo]

Laŭ la elektrokompanioj la retoj estas plenaj kaj ne troviĝas asigneblaj partoj por elektro de renovigebla energio. Foto: ISIKAWA TAKASI

[FORIGITA!: bildo]

Multaj civitanoj planas konstrui siajn centralojn de ventenergio aŭ sunenergio. Foto: ISIKAWA TAKASI