Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Tri “italaj” dialektoj

Aldone al la artikolo Dialektoj malkreskas, itala kreskas (Monato 2018/03, p. 25) mi povas kontribui per tio ĉi:

Tre interesa dialekto aŭdiĝas en Gurro apud Lago Majora. Ĝi havas elementojn de la skota lingvo. Pluraj lokuloj devenas de skotaj soldatoj. Ĉiujare iras tien skota delegacio al solena festo.

La Walser (valezanoj) origine devenis de Valezo, kantono en Svislando. Poste ili migris al Grizono kaj plu al Piemonte kaj Val d’Aosta kaj al kelkaj aliaj lokoj en Italio. Ili parolas specon de germana.

En Tregniago, Verona (cimbre Bearn) kaj Giazza (Ljetzan) aŭdiĝas la prabavara (“cimbra”) Tautschas Gareida, kio rilatas lingve al la germana Deutsches Gerede (germana parolado). Ekzistas alia cimbra grupo parolanta Toitzes Geprecht, rilatanta al la germana Deutsches Gespräch (germana interparolo).

Freddy Weigolt

Germanio