Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Pri la artikolo Malfeliĉa sorto por juna albano (Monato 2018/03 p. 12) ni havas alian opinion. Kiam homo estas mortigita de policanoj, tuj dekoj da asocioj manifestacias, sed pri li ni nenion aŭdis. Pro tio ni iom enketis pli. La juna albano mortis ne en malliberejo, sed en “atendejo”, administra centro en Arenc (kvartalo de Marsejlo), kie arestitaj neleĝaj enmigrintoj atendas, ĝis oni resendas ilin al ilia lando (tamen nur kelkajn tagojn ĝenerale, ne monaton). Li ne loĝis en ĉelo, sed en dupersona ĉambro. Oftas sinmortigoj ĉe homoj, kiuj havas fantasmojn pri Eŭropo kaj estas seniluziigitaj de la akcepto kaj vivkondiĉoj.
Esperantistoj
Marsejlo