Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

KUBO

Analoga malŝalto atingas eĉ Kubon

Oni antaŭvidas, ke en julio 2018 ankaŭ en Kubo ekos la tiel nomata “parta analoga malŝalto” (hispane: apagón parcial de la TV analógica). Temas pri procezo, kiu jam realiĝis en multaj okcidentaj landoj (la unua estis Luksemburgo en 2006, sekvata de Nederlando en 2006, Finnlando, Andoro, Svedio kaj Svislando en 2007), implicanta iom post iom la finon de la televidaj kanaloj ankoraŭ elsendataj per analogaj signaloj. La unua fazo de la malŝalto koncernos la specialan municipon Isla de la Juventud (Insulo de la Junularo) kaj kvin municipojn en la centra kuba provinco Sancti Spíritus: temas pri La Sierpe, Jatibonico, Taguasco, Cabaiguán kaj la provinca ĉefurbo mem (Sancti Spíritus).

Novtipaj televidiloj kaj riceviloj

Grisel Reyes León, la prezidantino de la Entreprena Grupo pri Komputado kaj Komunikado (GEIC), informis, ke la unua analoga kanalo “malŝaltota” estos la kleriga 4a kanalo. La celo? Progresive transiri al centprocente cifereca signalo: la ideo estas dum tri jaroj sukcesi “kovri” la tutan teritorion de Kubo, inkluzive de la malgrandaj provincoj kaj foraj municipoj de la lando. Tio ne nur garantios televidan servon kun pli da kvalito kaj funkcioj, sed ankaŭ ebligos ĝeneralan antaŭeniron, el teknologia vidpunkto, de la loĝantaro. Iel ajn, ĉi tiu transiro ne tre simplos kaj tial efektiviĝos je diversaj, laŭgradaj fazoj: ĉio dependos, nelaste, de la produkta kapablo de la nacia industrio kaj de la ekonomia kaj financa situacio de la lando. Ne ĉiuj homoj povas fakte aĉeti siapoŝe novtipajn televidilojn (kun ena cifereca ricevilo) aŭ eksterajn ricevilojn de cifereca surtera televido (angle: digital terrestrial television, DTT), kapablajn deĉifri la ciferecan signalon kaj poste ĝin sendi al onia malnoveca televidilo. La registaro tamen promesis, ke ĝi igos ĉiujn klerigajn kaj kuracajn centrojn disponi pri ciferecaj televidiloj aŭ riceviloj. La civitanoj kun plej malalta aĉeta povo estos iamaniere helpataj kaj havos la eblon ricevi krediton ĉi-rilate.

Kunlaboro kun Rusio

Cetere la prezidanto de la Kuba Instituto pri Radio kaj Televido Alfonso Noya ĵus subskribis interkonsenton pri teknologia kunlaboro kun la rusia vicministro pri telekomunikado Raŝid Ismailov kun la celo impulsi ciferecan televidon. Noya emfazis, ke “ekde nun ni atingos pli grandajn rezultojn en la evoluo de radio kaj televido sur la plej granda insulo de Antiloj. La subskribita interkonsento plifortigos la agadon, kiun oni disvolvas en la kuba lando por ciferecigi la televidajn elsendojn”.

Juan Carlos Montero Medina

korespondanto de Monato en Kubo