Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Blindaj surdaj mutaj

Plej ŝokaj kruelaĵoj okazas de semajnoj en Gaza kaj aliloke. Mi faris tradukon de artikolo aperinta en Huffington-Post, kiu memkompreneble nenie aperos en Esperanto. “La Esperanto-movado neniam kuraĝas alpreni poziciojn, kiuj povas malplaĉi al la regantoj de la mondo” (tion diris saĝulo). La sinteno de UEA kaj “la Civito” — blindaj surdaj mutaj kiel la tri simietoj — plene konfirmas. Siatempe skribis Zamenhof: “Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan”. Hodiaŭ mi same sentas. Tial per tiu traduko mi adiaŭas la Esperanto-movadon.

Filippo Franceschi (Sen Rodin)