Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Libroj

Scivolaj pri frazeologio

En 1995 Monato petis min recenzi novan komputilan programon, kiu nomiĝis Ĉapelilo. Ĉar mia recenzo estis tre favora, mi titolis ĝin Ni levu la ĉapelon por Ĉapelilo!. Kelkaj personoj reagis, ne pri la esenco de mia recenzo aŭ pri la funkciado de la nova programo, sed pri la titolo. Ili protestis, ke tion oni ja ne povas diri en Esperanto, ĉar ne ĉie en la mondo oni levas sian ĉapelon por montri respekton.

Ĉu prava rimarko? Ĉu ne pri ĉiu proverbo aŭ dirmaniero oni povas diri, ke ĝi ne estas universale komprenebla? Ĉu ĉie en la mondo oni tuj komprenas Mankas klapo en lia kapo? Ĉu en ĉiu kulturo oni tuj kaptas la sencon de la — eĉ de Zamenhof uzita — esprimo transiri la Rubikonon?

Mi estis agrable surprizita retrovi post tiom da jaroj mian ĉapellevan esprimon en Ilustrita frazeologio de Sabine Fiedler kaj Pavel Rak. Kaj pro ĝia mencio en paĝo 18 mi tuj eksciis, ke mi ne estas la sola, kiu uzas ĝin. Ankaŭ en revuo Esperanto de oktobro 1999 ni povas legi: “Mi levas la ĉapelon antaŭ Ĉina Esperanto-Eldonejo, kiu entreprenis publikigi tiom grandan verkon.” Bedaŭrinde — kaj tio estas unu el miaj solaj kritiketoj pri tiu ĉi frazeologio — oni ne mencias la aŭtoron de la frazo. Scii, el kiu kultura fono la verkinto venas, estus interesa detalo.

Tradukoj

La libro klarigas la signifon de “levi la ĉapelon” nur kelkvorte (sed ĉe aliaj esprimoj, ekzemple ĉe “Sizifa laboro”, multe pli amplekse) kaj aldonas kelkajn tradukojn, la germanan, anglan kaj ĉeĥan. Kial ĝuste tiujn tri kaj ne, ekzemple, la portugalan Eu tiro o meu chapéu por montri unu plian lingvo-familion? Pri tio ankaŭ atentigis Detlev Blanke en sia enkonduko al la verko: “La okulfrape malmultaj ekzemploj por la hispana, hungara, itala, latina, norvega, pola, portugala kaj rusa faras nin scivolaj pri pli da ekvivalentoj en tiuj lingvoj.”

Sub la moto Unu bildo diras pli ol mil vortoj kunaŭtoro Pavel Rak aldonis por ĉiu esprimo plaĉan kaj humuran desegnaĵon, kiu helpas kompreni kaj memori la signifon de la menciitaj esprimoj.

Ekzemploj

Entute la verko traktas sesdekon da frazeologiaĵoj, ĉiuj kun klarigo, tradukoj, uzekzemploj kaj humura bildo. Jen malgranda elekto:
La ratoj forlasas la sinkantan ŝipon; Ariadna fadeno; La kvina kolono; Malantaŭ la kulisoj; Balai antaŭ la propra pordo.

Enestas eĉ kelkaj pure esperantaj esprimoj: Estas tubero en la afero; Kredu min, sinjorino. Sesdek certe ne estas multo, sed la verko ja ne pretendas esti kompleta. Tamen tia kvanto ja sufiĉas por igi nin scivolaj, por ĉerpi kaj noti pliajn ekzemplojn el niaj revuoj kaj libroj. Fine de la verko troviĝas deko da blankaj paĝoj por notoj. Kial ne reale uzi ilin kaj aldoni viajn trovitaĵojn?

Paŭl Peeraerts

Sabine Fiedler kaj Pavel Rak: Ilustrita frazeologio. Eld. Kava Pech, Dobřichovice, 2009. 144 paĝoj, glubindita. ISBN 978-80-87169-08-7.

Prezo ĉe FEL: 12 eŭroj plus afranko.