Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Spite al pluraj tiurilataj disvastiĝintaj kliŝoj, urologo ĉiam pli ofte okupiĝas ankaŭ pri virinoj. Fakte tutmonde la kancero de urina veziko trafas kreskantan nombron da inaj individuoj: ĉiujare en Italio oni observas ĉirkaŭ 5000 novajn kazojn, el kiuj proksimume 1200 rezultigas morton.
Ĝenerale, vezikan kalkulusozon (kiu estas konata ankaŭ kiel gruzmalsano) spertas 5 % de la ina itala loĝantaro. Pli ol 2 milionoj da pacientinoj, siaflanke, suferas pro urina inkontinenco. Cistito mem estas problemo, kiu tradicie je 90 % rilatas al virinoj, en iu ajn aĝo. Pro la pliiĝo de la supre menciitaj patologioj, kaj kun la espero povi helpi homojn elkoni kaj frue prizorgi ĉi tiujn malsanojn de la urina aparato, Società Italiana di Urologia (Itala Asocio pri Urologio) preparis kaj, printempe de 2018, eldonis detalan kaj interesan manlibron. Interesatoj povas elŝuti la itallingvan broŝuron el la oficiala retejo www.siu.it.
Cristina Casella
korespondanto de Monato en Italio