Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

AKTUALAĴOJ

Kontraŭstari streson kaj anksion

La bonfarto de la koro estas unu — sed ne la sola — faktoro, kiun tro da laboro malfavore influas. Sendormeco, deprimo, gravaj aŭ kronikaj fizikaj problemoj: ĉiuj ĉi estas simptomoj de supermezuraj laceco kaj streso, kiujn la labora vivo foje kuntrenas. Ili tamen riskas konduki homojn en spiralon, el kiu povas esti malfacile forigi sin. Jen kelkaj konsiloj por tion sukcesi.

La nuntempaj laboraj ritmoj intensiĝas, la anksio senvole superforti kolegojn kreskas; kaj la nekapablo akcepti aliulajn malfavorajn komentojn detruas onian ideon pri glora kariero, frustrante antaŭe altajn esperojn. La homa sano ja estas trafata de ĉio ĉi, kiel scienco konfirmas per ĉi-rilata esplorado antaŭ nelonge publikigita en la revuo The Lancet (La skalpelo).

Apopleksio

Labori pli ol 55 horojn semajne pliigas la riskon pri apopleksio je 27 % kaj tiun pri kronika malsano je 13 %. Tiom da laborado ofte kondukas la korpon kaj la menson al situacioj de neeltenebla streso. Tial Internacia Labor-Organizaĵo starigis tutmondan tagon por la laboraj sano kaj sekureco. Temas pri okazo utila por memorigi al ĉiuj, ke nepras redukti la laborajn devojn, kiam tio eblas, kaj iel protekti sin mem. La solvo estas trovi, de tempo al tempo, iujn “malkunpremajn” spacojn, komencante per malgrandaj aferoj, kiel ĉesi manĝi “rubaĵ-nutraĵojn” antaŭ la ekrano de komputilo.

Spiru profunde

Ĉi tio estas la rekomendita regularo: malŝaltu vian komputilon/poŝtelefonon 2 horojn antaŭ ol ekdormi; periode provu liberigi vian kapon; trovu momentojn por eligi vian kreemon; spiru profunde por kontraŭstari anksion; planu kelkajn periodojn da neaktiveco; koncentru vin sur la favorajn aspektojn de iu ajn situacio; pensu pri la realisme plej bona solvo de ĉia problemo; serĉu simplajn agmanierojn kaj kondutu laŭ ili; akceptu ankaŭ kritikojn kaj fojfojan malsukceson; pritraktu viajn problemojn kiel “limojn” komunajn al ĉiu homo, sendependajn de via volo.

Flekseblo

Ĉiu persono estas la plej bona amiko de si mem: oni povas kaj devas klopodi fariĝi pli fleksebla kaj lerni orienti sin en la konfuzo, eĉ kiam oni estas viktimo de “superlaboro” kun nehomaj ritmoj.

Cristina Casella

korespondanto de Monato en Italio