Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

La vero pri Lula

Kiel abonanto de Monato mi treege surpriziĝis pri la informoj kaj misasertoj en la artikolo Kontestebla juĝproceso de Lula (Monato, 2018/4, p. 6-7).

Oni bezonus tutan gazeton por registri la “jurajn” pruvojn kontraŭ Lula — komunista politikisto, kiu permesis la implodon de la brazila ekonomio (12 milionoj da laboristoj sen manĝoj surtable).

Monato ŝuldas al Eŭropo kaj al la tuta mondo la veron pri tiu homo kaj lia partio Partido dos Trabalhadores (Laborista Partio), kiuj dum 12 jaroj provis enkonduki komunismon en nian patrujon, pri la jam enkarcerigitaj gravuloj ĉirkaŭ li kaj pri la kompetenteco de d-ro Sérgio Moro.

La laboranta kaj honesta brazila popolo poreterne dankos vin!

Mauricio Monken Gomes

Brazilo