Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

MIELO

Utiloj kaj ecoj de vera panaceo

Aprezata delonge kiel spirita toniko, priskribata kiel fonto de juneco, saĝeco kaj senmorteco, difinita eĉ kiel manĝaĵo de dioj, mielo estas vaste uzata de homoj ĉiam pli konsciaj pri ĝiaj kuracaj kaj nutraj ecoj. Pluraj spuroj kaj historiaj referencoj, inkluzive de kelkaj bibliaj citaĵoj, dokumentas de nememorebla tempo ĝian ĉeeston inter ni kaj certigas, ke la ĉefaj antikvaj civilizoj — inter ili la egipta kaj la helena — ĝin kvalifikis kiel produkton sanktan.

320 varioj

Nuntempe ankaŭ pluraj sciencaj esploroj konfirmas la avantaĝojn de mielo por la homa sano, kiel fonto de energio, ĉela regenerilo kaj stimulanto de la imuna sistemo. Samtempe oni rekonas ĝiajn ecojn kontraŭinflaman, antibiotikan, antisepsan, cikatrigan, vigligan, sedativan kaj protekteman. Oni sume konsideras mielon efika por batali kontraŭ multaj afekcioj digestaj, metabolaj, kor-vaskulaj, dermatologiaj, okulaj kaj generaj/urinaj. Iuj diras, ke ĝia regula konsumo plifaciligas la asimiladon de aliaj nutraĵoj pro tio, ke ĝi estas tre digestebla, helpas la kreskadon kaj la plifortigon de ostoj, utilas por la koro, hepato, stomako kaj nelaste la intelekto. Do ne estas hazarde, ke la komercado kaj la uzado de mielo pliiĝas daŭre en la mondo, kie estas agnoskitaj 320 varioj de mielo (depende de la specoj de floroj, kies nektaron abeloj suĉas, kaj de la specoj de abeloj, kiuj ĝin produktas).

Abelterapio

Multaj personoj, pro ĝia kompleksa kemia kompono, ĝin konsideras “kompleta manĝaĵo”: fakte ĝi enhavas egan kvanton da karbonhidratoj, enzimoj, aminoacidoj, organikaj acidoj, antioksidantoj, vitaminoj kaj mineraloj. Inter la apogantoj de mielo estas Luis Popa Salcedo, kuba magistro pri “sciencoj en natura kaj tradicia medicino” (NTM): laŭ li, temas pri tiel bona eliksiro, ke tute valoras investi monon por garantii, ke en nia hejmo neniam manku unu aŭ du ujoj da mielo. “Abelterapio konsistas el la uzado de mielo kaj aliaj produktoj devenantaj de abelujoj kun celoj resanigaj: ĝi estas agnoskita inter la dek terapiaj kategorioj de la programo pri NTM en Kubo”, asertis lastatempe Popa Salcedo.

Mielito

Tiu ĉi fakulo, unu el la plej prestiĝaj iniciatintoj de naturaj traktadoj en la kuba orienta provinco Granma, pledas por ke oni pli ekspluatu la antibiotikajn ecojn de mielo kaj ĝiaj derivaĵoj, rezistante la tro oftan uzadon de konvenciaj antibiotikoj kontraŭ la ĉeesto de virusaj malsanoj. Popa Salcedo rekomendas akcepti, ke “ideale estas, ke la organismo kreu siajn proprajn antikorpojn kaj senefikigu virusojn; sed, se ĝi bezonas helpon, oni turnu sin al la abelbredaj produktoj, kaj precipe al eteta kvanto da mielo, nomata hispane mielito, kiu estas kraĉiga, kontraŭinflama, analgezia kaj fortigas la imunan sistemon”. Paralele, por konservi la oportunan ekvilibron en la organismo, sed ankaŭ por havigi la necesan energion kaj adopti nutran kutimaron sanan, Popa Salcedo rekomendas ankaŭ komenci la tagon per matenmanĝo ekologia, konsistanta el teo-infuzaĵo farita el iu ajn medicina planto, riĉigita per ajlero kaj la konata kaj jam supre menciita kulereto da mielo.

Aftoj

Jen kelkaj ekzemploj pri miela utileco: du kuleretoj da mielo kun citrona suko, por lukti kontraŭ kataro kaj tuso; unu kulereto da mielo, je fasto, kontraŭ ulceroj; mielo kun ajlo kaj cepo, kiam oni spertas astmon; abunda kvanto da mielo rapide aplikenda, por mildigi brulumon de la haŭto. Krome: froti per tuko (el gazo aŭ kotono) ŝmirita per mielo estas ideale por kuraci buŝajn aftojn.

UN-rezolucio

La 20an de majo 2018 estis celebrita la Monda Tago de la Abelo, laŭ UN-rezolucio aprobita fine de 2017 (Monato 2018/04, p. 10): tiamaniere eblis omaĝi al tiuj tre laboremaj insektoj kaj ankaŭ al abelbredistoj, nome laboristoj kiuj lerte kaj pacience bredas kaj okupiĝas pri ili. Danke al ilia sindediĉo, mielo kun siaj multaj ecoj kaj utiloj atingas niajn tablojn kaj helpas la homaron vivi pli longe kaj bone.

Juan Carlos Montero Medina

korespondanto de Monato en Kubo