Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Libroj

Interesa enkonduko al mistera lando

Unu el la plej bonaj avantaĝoj esti esperantisto estas, ke per tio oni aliras al lingvoj kaj kulturoj de mondopartoj, kiuj ne partoprenas en la regantaj “inter”naciaj kulturoj kaj tial restas kondamnitaj al flankenlaso. Tiu trajto de Esperanto, kiu igas ĝin ricevujo de ĉiaj kulturoj, estas miaopinie tro malbone prizorgata de ni mem: certe, niaj kulturaj agantoj — eldonejoj, librejoj, retejoj, ktp — povos ekhavi multe pli da gajnoj, se ili pli akurate traktos tiun eblon. Tiel dirinte, mi devas gratuli FEL-on pro eldonado de La muelilo de la fortuno, kiu, almenaŭ al mi, ebligis, ke mi konu iom pli pri la plej “mistera” el la latinidaj naciaj lingvoj kaj kulturoj: la rumana. (Mistera, ĝuste ĉar ĝi ne estas disvastigata eĉ inter la aliaj latin(id)aj kulturoj, kaj tiel la libro enkondukas onin al tiu lando.)

La klasikaĵo de la rumana literaturo La muelilo de la fortuno estis unuafoje publikigita en 1880, kaj la aŭtoro Ioan Slavici (1848-1925) okupas en la tiulingva literaturo elstaran lokon ne nur pro sia verka laborado, sed ankaŭ pro la kvalito mem de tiuj verkoj. Kompreneble, lia estis la epoko, kiam naturalismo regadis la literaturan mondon, kaj ties pledo por pli preciza kaj kompleta priskribo kaj de la realaĵo kaj de la homoj, sen ajna fantazieco, kiu apartigu nin de la konkreta mondo.

Tamen estas juste demandi: se temas pri naturalisma teksto, kial oni legu Slavici, kaj ne la francon Zola, eminentulon de tiu skolo? Ĉar kvankam Slavici obeas al limoj de tiu skolo, li, en La muelilo de la fortuno, iel elaste manipulas ilin por pli trafe atingi siajn celojn: ja ne la eksteran realaĵon li celas pentri, sed la internan; pro tio, en lia verko estas loko por delikata psikologia desegnado de la roluloj. Tiamaniere, legi ties verkon estas kvazaŭ plonĝi en la homan universalecon, kiun ni ĉiuj kundividas.

Ne tiel oni legu la libron, pensante malkovri ian ekzotan pejzaĝon de la 19a-jarcentaj rumanlingvaj teritorioj de la Aŭstra-Hungara Imperio. Tio estus nur (facila) distro por eksterlandaj legantoj, kaj Slavici ne estas tiom ĝentila: tio, kion li al ni prezentas, estas, kvankam simpla, rakonto, kies strukturo postulos de ni vere atentan legadon, por ke ni povu atingi ne nur tion, kion laŭvide la roluloj ja pensas, agas kaj montras, sed tion, kion ili vere celis. Tiaj subtilaj detaloj kreas por la leganto psikologian romanon, kiu devigas nin al kvazaŭdetektiva legado (do, se hazarde vi, kiu min legas nun, instruas Esperanton por mezniveluloj, jen tre interesa teksto por starigi diskutojn en paroligaj kursoj).

Tamen por eksterlandaj legantoj, almenaŭ tiuj kiel mi, latin-amerikano, la libro estas tre interesa ne pro ia “ekzota trajto”, kiun ĝi povus alporti, sed ĝuste pro la (kelkfoje teruraj) similecoj inter kelkaj trajtoj de ambaŭ kulturoj (ĉu ĉar banditismo kaj krueleco ĉie egalas?): certe, la etoso, elvokita en la libro, memorigos multajn pri la kondiĉoj de kamparanoj en la foraj kamparoj de diversaj landoj. Tiel tiu romaneto, ne nur danke al psikologiaj demandoj, (ka)tenos la intereson de la leganto, sed ankaŭ pri la sociaj problemoj, kiuj en ĝi estas, kvankam iom kaŝeme, elmontritaj kaj kiuj klarigas, kial estas tiu dusenca titolo.

Ĉar, malfeliĉe, mi ne regas la rumanan, mi ne povas taksi la precizecon de la traduko de Lenke Szász, sed mi povas ja aserti, ke la legado tiel bone fluas, ke oni ja pensas, ke temas pri originalaĵo. Fakte, nur sur paĝo 21 mi fine rimarkis, ke la libro estas ja traduko, kaj tio — nepras, ke mi menciu — okazis nur, ĉar oni uzis kiam ... kiam kiel korelativajn konjunkciojn, anstataŭ jen ... jen. Certe, laŭ opinio de rumana amiko, konsultita de mi, tio estas nerimarkita influo de la rumana esprimo când ... când, tamen eĉ tia dormeto de la tradukintino neniel damaĝas la komprenon de la frazo, kaj donas al la teksto specialan guston, kiu ja permesis al mi malkovri, ke la rumana beletro ne pritraktas nur la historion de iu certa grafo, kiu onidire ne ŝatas aliajn homojn kaj fuĝas el la suno.

Fernando Pita

Ioan Slavici: La muelilo de la fortuno. El la rumana tradukis Lenke Szász. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2018. Bindita versio: 160 paĝoj. ISBN 978-9077066-57-7. Haveblas krome bitversioj en la formoj ePub, PDF kaj Mobipocket.

Prezo de la bindita versio ĉe FEL: 11,40 eŭroj plus afranko; de la bitversioj: 6,90 eŭroj.