Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

Kubo

Abunda sunenergio kun la helpo de Ĉinio

Notinda evento okazis en la urbo Yaguaramas (municipo Abreus, apartenanta al la kuba centro-suda provinco Cienfuegos), kie oni lastatempe muntis 19 440 sunpanelojn donacitajn de Ĉinio. La ambasadoro de Ĉina Popola Respubliko en Havano, sinjoro Chen Xi, transdonis la ŝlosilon simbolantan la komencon de la ekspluatado de sunenergiaj parkoj kun suma gener-povumo de 9 megavatoj (MW), konsiderante ankaŭ tiujn en la okcidenta provinco Pinar del Rio. Ambaŭ estis konstruitaj kun la financa helpo de la ĉina registaro.

Perfekta kombino

En la ceremonio organizita por la finpretigo de la projekto en Yaguaramas — kies gener-povumo egalas al 5 MW kaj estas la plej granda enlande — la ĉina ambasadoro agnoskis la laboristojn kaj teknikistojn, kiuj ebligis la sukcesplenan realigon de ambaŭ parkoj. “Kubo estas la lando, kun kiu Ĉinio plej kunlaboris en Latin-Ameriko, kaj ĝenerale unu el niaj plej gravaj partneroj mondskale. Ĉinio estis siaflanke, en multaj kampoj, celo de egaj solidareco kaj subteno fare de kubaj registaro kaj popolo”, asertis dankeme la azia diplomato. Li precizigis, ke la ĉina teknologio estas bonega kaj altnivela, kaj ke en la kariba lando la sunradiado estas tre abunda. Tiu perfekta kombino ebligas tre fruktodonan kunlaboron inter la du landoj rilate al la produktado de sunenergio. Nun la registaroj de la du landoj laboras ŝultron ĉe ŝultro pri la venonta etapo de la projekto, kiu koncernos aliajn kubajn provincojn.

Malpli da karbona dioksido

Rubén Cid Carbonell, kuba vic-ministro pri energio kaj minejoj, deklaris, ke, malgraŭ la malfacilaĵoj ligitaj kun la ekonomia kaj komerca blokado fare de Usono, preskaŭ ĉiuj kubanoj havas aliron al elektroenergio. “Yaguaramas, kune kun Pinar del Rio, konstituas la unuan etapon de donaco fare de Ĉinio, kaj la du parkoj finitaj en 2018 havigas 13 500 megavat-horojn (MWh) jare kaj reduktos la produktatan karbondioksidon”, li notis. Ene de malpli ol 90 tagoj la kontribuo de la parkoj egalis al pli ol 3500 MWh kaj oni evitis emisii en la atmosferon 3000 tunojn da CO2.

Juan Carlos Montero Medina

korespondanto de Monato en Kubo