Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Ekde 2016 malpermesatas en la svisa kantono Tiĉino cirkuli en publikaj spacoj kun kovrita vizaĝo, pro sekureco publika. Tiun, kiu surhavas maskon, kaskon aŭ nikabon, oni monpunos.
Lastatempe en Lugano du 28-jaruloj decidis sin meti en la fantazian etoson irante spekti premieron de Deadpool — nova Marvel-filmo — kies superheroo laŭĝenre surhavas tut-korpan kostumon. Ili vestiĝis tiakostume kaj portis lud-armilojn.
Maltrankviligite de la suspektindaj figuroj maskitaj, bona civitano rapide vokis la policon.
Skadro urĝe baris la virojn, spektakle suprensaltis kaj alterigis ilin, ligis iliajn manojn per katenoj, kaj arestis la perpleksan duopon.
Finfine la polico forlasis ilin, post simpla monpuno laŭleĝa. Ridindigis tion interveno en Interreto, responde al kio la ĝendarmoj deklaris, ke estas pli bone esti sekura ol timi publikan mokadon kaj katastrofe nenion fari. Precipe konsiderindas, ke du semajnojn pli frue tiĉina junulo estis arestita tuj antaŭ intenco pri teroraĵo, kiun li volis efektivigi en sia mezlernejo.
Marteno Ecott
korespondanto de Monato en Svislando