Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

LIGO DE PRIZREN

Grava evento de la albana historio

Antaŭ 140 jaroj reprezentantoj de kvar tiamaj otomanaj provincoj Shkodër, Manastir (nuna Bitola), Prizren kaj Janina (Ioannina), kie plejparte loĝis albanoj, kunvenis en Prizren (nun en Kosovo) por defendi siajn teritoriojn, kiujn serioze minacis Serbio, Montenegro, Grekio kaj Bulgario. Post la rusa-turka milito de 1877, laŭ la Traktato de Sankta Stefano, Otomana Imperio cedis al Serbio kaj Montenegro multajn albanajn teritoriojn kun areo de pli ol 10 000 km2, sude de Niš (nun en Serbio) kaj sude de la nuna Montenegro.

Severa vintro

Dum la severa vintro 1877-1878 centmiloj da albanoj devis forlasi siajn hejmojn kaj posedaĵojn por piede kaj ĉare vojaĝi direkte al Kosovo. Dekmiloj da ili, precipe infanoj kaj maljunuloj, mortis dum la vojaĝo aŭ estis mortigitaj de serbaj soldatoj, kiuj forbruligis tutajn vilaĝojn kaj dezertigis loĝlokojn de albanoj. Tio ege maltrankviligis albanojn en ilia tuta balkana vivospaco, kadre de la Otomana Imperio. Des pli, ke ili ne volis toleri pliajn cedojn de sia teritorio al najbaraj balkanaj ŝtatoj.

Ligo de Prizren

Antaŭ la Kongreso de Berlino, planita por la 13a de junio 1878, albanoj decidis kunveni en Prizren la 10an de junio. En la kunveno en Prizren ili fondis Ligon, kiu estis politika-administra organizaĵo, kvazaŭ aŭtonoma ŝtato tutalbana, kiu defendu la limojn de la albanaj teritorioj norde, okcidente, oriente kaj sude. La kunveno petis, ke la grandpotencoj ne permesu al balkanaj ŝovinismaj ŝtatoj forgluti pliajn albanajn teritoriojn.

Survoje al sendependeco

La agado de la Ligo de Prizren daŭris ĝis 1881, kiam la Otomana Imperio intervenis por rompi ĝin. Tiam Montenegro aneksis la urbojn Tivar (Bar) kaj Ulcinj.

Nur en la jaro 1912 kreiĝis la sendependa ŝtato de la nuna Albanio agnoskata de la grandpotencoj, kaj en la jaro 1999 Kosovo memstariĝis. Intertempe, aŭtune 1912 Serbio forglutis Kosovon kaj Makedonion, dum Grekio preskaŭ la tutan provincon Janina.

Bardhyl Selimi

korespondanto de Monato en Albanio

[FORIGITA!: bildo]

Delegitoj de Shkodër en la Kunveno de Prizren.

[FORIGITA!: bildo]

Muzeaj konstruaĵoj de la Ligo de Prizren. Foto: BARDHYL SELIMI