Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Iranaj ŝijaanoj havas 12 imamojn. Izraelo havis 12 filojn. Jesuo havis 12 apostolojn. La flago de Eŭropa Unio havas 12 stelojn ... Mike Pompeo, la ministro pri eksterlandaj aferoj de Usono, diktis 12 postulojn al Irano. Li serioze kredas je la milito inter la kristana okcidento kaj islamana oriento.
Ses ameŝa-spentoj de la zoroastrismo helpas Dion administri la mondon, sed ili estas kompletaj nur, kiam ili kuniĝas kun la ses arimanaj emanaĵoj. Nur tiele ekestas ekvilibro. Do, la 12 postuloj de Mike estas duone diaj, duone arimanaj. De tiuj du duonoj devenas konfliktoj kaj militoj, kaj sekve prosperas la milita ekonomio kaj eble postmilita rekonstruado.
Dum 12 000 jaroj estas tiel. La unuaj 4000 jaroj estis de Arimano, la duaj estas duone de Arimano, duone de Ahura-Mazdo, do la periodo de la enmikso de bono kaj malbono. Ni vivas en la dua periodo! Ni esperu, ke en la tria periodo, la lastaj 4000 jaroj, la homaro brakumos kaj kisos la pacon. Amen!
Said Baluĉi
Irano