Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

ITALIO

Skeleto reaperis en Pompejo post 2000 jaroj

Viro provis eskapi per ĉiuj siaj fortoj de la detrua erupcio de la vulkano Vezuvio, sed ne sukcesis sin savi: dum li forkuris, ŝtonego pezanta 300 kilogramojn abrupte trafis kaj eĉ senkapigis lin. La fakto okazis en 79 p.K., okaze de la lasta kaj sendube plej fifama erupciego de Vezuvio (vulkano dormanta, sed ankoraŭ aktiva, ĉe la sud-itala urbo Napolo). La viktimo estis 35-jaraĝa viro kun malsana kruro, kio probable kontribuis al la malrapidiĝo de lia kuro. Kiam li forlasis sian domon, lin frapis granda nubo konsistanta el laferoj kaj cindro, en loko de Pompejo situanta ie inter la strateto de Balkonoj kaj tiu de Arĝenta Geedziĝo, ene de la 5a areo.

Artrito

Grundo kovris dum preskaŭ du jarmiloj ties skeleton, pro tio ni ne havas lian muldaĵon (kio haveblas por pluraj aliaj personoj mortintaj tiam). Estas tamen lia preskaŭ kompleta skeleto surprize bone konservita sub la ŝtonego, kio estas el scienca vidpunkto eĉ pli rimarkinda. La sola mankanta parto, kiun esploristoj plu serĉas, estas lia kranio. Se oni trovus ĝin, ja eblus rekonstrui la tutan aspekton de la viro, kiu laŭ la unuaj analizoj estis alta 1,65 metrojn kaj suferis pro artrito. Sur lia tibio restas fakte spuroj de osta afekcio. “Temas pri senprecedenca kaj nekredebla scienca malkovro”, komentis la estro de la itala ministerio pri kulturaj valoraĵoj, Dario Franceschini.

Cristina Casella

korespondanto de Monato en Italio